Clelia Conterno Guglielminetti


Clelia CONTERNO GUGLIELMINETTI (Torino, 1915-1984) estis itala doktorino pri beletristiko, instruistino en alt- kaj mezlernejoj kaj verkistino en Esperanto kaj en itala lingvo.

Clelia Conterno Guglielminetti
Persona informo
Naskonomo Clelia Guglielminetti
Naskiĝo 18-an de februaro 1915 (1915-02-18)
en Torino
Morto 22-an de januaro 1984 (1984-01-22) (68-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio (1946–1984)
Reĝlando Italio (1915–1946) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Torino Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto (1957–1977)
esperantisto (1934–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Conterno eklernis Esperanton en 1934, vojaĝante trajne, laŭ kelkaj fontoj, de Torino ĝis Venecio per simpla legado de la reguloj, laŭ aliaj fontoj, de Torino ĝis Stokholmo (kie okazis la tiama Universala Kongreso) per parolado kun la esperantisto Roger Bernard. Tuj ŝi kunlaboris en La Pirato, komence per desegnaĵoj kaj poste per verkaĵoj. Dum la dua mondmilito, ŝi verkis por la virina itallingva revuo In Marcia!. En la internacia lingvo, ŝi kunlaboris kun la Nica Literatura Revuo; en Italio ŝi estris la revuon L'Esperanto kaj estis ankaŭ kunredaktorino de Literatura Foiro kaj de Rivista Italiana di Esperanto. Conterno havis diversajn postenoj en la itala movado kaj estis membro de la Akademio de Esperanto.

Belartaj Konkursoj

redakti

En la Belartaj Konkursoj ŝi klasifikiĝis dufoje unua, (en 1958 pro la versaĵo "Kantiko por mia kreitaĵo" kaj en 1959 pro la amuza rakonto "Vivo kaj morto de Wiederboren"), unufoje tria (en 1962 pro la rakonto "Dometoj") kaj ŝi akiris ankaŭ honoran mencion en 1962 ("Aspazio" - versaĵo) kaj laŭdan mencion en 1957 ("Vivo perdita" - versaĵo); ŝi estis premiita ankaŭ en itala konkurso.

Verkado

redakti

Conterno esperantigis "L'imitazione di Cristo" (en 1946) kaj reviziis, komentis kaj pretigis la unuan (1964) kaj duan (1980) eldonojn de La Divina Commedia (La Dia komedio) de Dante, tradukita de G. Peterlongo. Ŝi dufoje prelegis en ISU. Kiel verkisto, ŝia ĉefa trajto estas la sprita satiremo, konvinkemo, vervo, kiu tre malofte mistrafas; kiel poeto, ŝi kapablas krei multaspektajn kunligojn inter melankolio, spleno, malespero, espero, miro kaj ĝojo pere de intesa priskriba stilo.

Ŝiaj verkoj estis tradukitaj en multaj lingvoj, inter ili - la ukraina (vidu Vsesvit, 2007, 3-4), trad. Viktor Pajuk.

Verkoj

redakti
  • Una Piccola Vita (poemaro, 1957)
  • Eta vivo (poemaro, 1969)
  • La Tempesta (poemaro, 1959)
  • Kantiko por mia kreitaĵo (versaĵo - Belartaj Konkursoj, 1958)
  • Vivo kaj morto de Wiederboren (prozo - Belartaj Konkursoj, 1959)
  • In tanti a dire di no (romano, 1968)
  • Bambino mio tanto atteso - Lettera ad un bambino che e' nato (romano, 1977)
  • Unu tago post la alia (traduko de "Bambino mio tanto atteso" fare de Roger Bernard, 1982)
  • Ho, tomboj de l'prapatroj (romano, 172p, eldonita fare de Iltis, 2015). Familia kroniko kun fajne konceptitaj detaloj kaj psikologia realismo.

Recenzoj

redakti

Pri Eta vivo

 
 ino donas al ni kolekton de poemoj verkitaj inter la jaroj 1935a kaj 1969a.

La versoj estas ĝenerale mallongaj, ankaŭ la poemoj estas tiaj. Mi legis ilin pli kaj pli avide, kaptite de ilia natureco, de ilia sonoro, de ilia agrablo, malgraŭ la foresto de striktaj rimado kaj ritmado. Tial oni vane serĉus en la libro strangaĵojn gramatikajn, kaj tial ĝi estas rekomendinda eĉ al ne tre spertaj esperantistoj. Jam de sia 20a jaro la aŭtorino esprimis siajn sentojn en Esperanto. De tiam ŝi enkorpigis, enanimigis al si Esperanton" tiagrade, ke eĉ la poemoj rezultintaj el la militepoko saturita je doloro, krueleco, m orto, fluis spontane en la lingvo internacia kvazaŭ en la gepatra, kio pruvas nedubeble, ke dum almenaŭ tridek-kvin jaroj Esperanto vivis vigle tiel same en ŝia kapo kiel en ŝia koro. ETA VIVO, la 66a volumo de Stafeto, leginda kolekto de poemetoj delikataj, meritas ne nur laŭdon sed akiron kaj atentan legadon.

La libro estas tre zorge eldonita kun klara preso, sen preseraroj. Mian gratulon al la eldonisto, S-ro Juan Régulo Pérez pro la aperigo de tiu originale verkita poemaro, kiu pliriĉigas nian literaturon
— Salvador Gumá. Boletín n188 (nov 1971)

Eksteraj ligiloj

redakti