Clermont estis la unua, daŭre uzata vaporŝipo (1807), planita de la usona inĝenier Robert Fulton kaj konstruita de Charles Brown en Novjorko, per financa apogo de Robert Livingston.

Ĝi longis 41 m, larĝis 5 m, merĝa alto estis 2 m. Ĝi havis du flankajn padelradojn, movitajn de maŝinoj de la angla Boulton kaj Watt. Ĝia unua veturo okazis la 7-an de aŭgusto de 1807 kaj postlasis ĉirkaŭ 240 km, per rapido de ĉirkaŭ 8 km/h, sur la rivero Hudson, supren ĝis Albany.

Per la Clermont komenciĝis la unua profitdona vaporŝipa entrepreno. La vaporŝipo komunikis inter Albany kaj Novjorko kaj liveris – kontraŭ pago – pasaĝerojn.