Atlético Mineiro

(Alidirektita el Clube Atlético Mineiro)

La asocio Clube Atlético Mineiro – ofte mallongigata Atlético Mineiro – estas futbalklubo en Belo Horizonte, la ĉefurbo de la subŝtato Minas-Ĝerajso (Minas Gerais) de Brazilo. Ĝi fondiĝis en 1908. En 1971 la unua vira teamo de la klubo iĝis la unua oficiala ĉampiono de la Campeonato Brasileiro de Futebol, la ĉampionado de la Brazila Ligo. En 2013 ĝi gajnis la pokalon Copa Libertadores, la plej gravan futbalteaman trofeon en Sudameriko. Krome la teamo de Atlético estas la sola, kiu dufoje sukcesis venki la pokalon Copa Conmebol - la siatempe duan plej gravan futbalteaman trofeon en Sudameriko, kiu atribuiĝis nur inter la jaroj 1992 kaj 1999.

Atlético Mineiro
futbala klubo
Kluba nomo  Clube Atlético Mineiro
Fondita  25-a de marto 1908
Stadiono  Estádio Raimundo Sampaio (Independência)
Kapacito  23 000
Prezidanto  Brazilo Sérgio Coelho
Trejnisto  Brazilo Cuca
Ligo  Campeonato Brasileiro de Futebol - Série A
2021  1-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La klubaj koloroj estas blanko kaj nigro. Laŭ la kluba maskoto la klubo ofte nomatas "Galo", virkoko.

la historia stadiono