Clyde Hart

usona muzikisto
(Alidirektita el Clyde Hart (Musiker))

Clyde HART (* 24-an de februaro 1910[1] en Baltimore; † 19-an de marto 1945 en Novjorko) estis usona ĵaz-pianisto, kiu preparis modernan ĵazon sur la piano.

Clyde Hart
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1910 (1910-02-24)
en Baltimore
Morto 19-an de marto 1945 (1945-03-19) (35-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo tuberkulozo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pianisto • ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Clyde Hart iris en 1930 kun Jap Allen al Kansasurbo kaj kelkajn jarojn pli malfrue al Novjorko, kie li muzikis kun Stuff Smith ekde 1937, kun Roy Eldridge 1939-1940, Lucky Millinder 1941, kun John Kirby 1942/43, kun Billy Eckstine someron de 1944 kaj kun Oscar Pettiford fine de 1944. Li mortis pro tuberkulozo, antaŭ ol li povis doni adekvatan kontribuaĵon al la evoluigo de bibopo, kiu konvenus al sia rango. Clyde dumtempe estis demandata muzikisto por studioregistradoj: Surdiske li estas auŝdebla kun Ben Webster, Coleman Hawkins, Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker, kun Lionel Hampton, Rubberlegs Williams, Henry Allen, Chu Berry, Don Byas, Cozy Cole, Tiny Grimes, Billie Holiday, John Kirby, Hot Lips Page, Stuff Smith, Trummy Young k.a..

Hart aranĝis por Lionel Hampton en 1942 la titolon In The Bag kaj surdiskigis propranome inter 1944 kaj 1945, i.a. kun Byas, Parker kaj Gillespie por Continental. Li ludis kiel unu el la unuaj muzikistoj kun la muzikistoj de bibopo kaj restas en memoro ĉefe pro sia kunlaboro ĉe la unua surdiskigo de Charlie Parker.

Literaturo redakti

  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon, Reinbek, Rowohlt, 1988

Eksteraj ligiloj redakti

Referenco redakti

  1. Indikoj laŭ ifccom. Arkivita el la originalo je 2005-12-21. Alirita 2011-07-29.