cnt[1] estas gazeto kiu eldonas la sindikato Confederación Nacional del Trabajo (CNT) kiel la ĉefa komunikilo de tiu organizo anarkosindikatisma. Estas ĉiumonata gazeto, de 32 paĝoj en kvar kolumnoj, en blankaj kaj nigra escepte la kovrilpaĝoj plus kvar paĝoj en interno.

Cnt
gazeto
Komenco 1932 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Valadolido
Posedata de Confederación Nacional del Trabajo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Oni elektas ties direktoro (ĉefredaktoro) kaj rezidurbo en kongreso aŭ konfederacia plenumo de la CNT, kaj tiu havas plenumtempon de du jaroj. La direktoro zorgas pri la distribuado, presado, vendado, administrado de la abonoj kaj ricevoj de artikoloj por la gazeto.

La direktoro elektita por la gazeto ĉeestas la kunsidoj de la konfederacia komitato de la CNT kun voĉrajto sed sen voĉdonrajto.

La gazeto cnt eldoniĝas per permesilo Creative Commons de karaktero copyleft kaj krom sur papero, ĝi povas esti legata en Interreto.

Kunlaborantoj redakti

Kun la informaro eldonita de la sindikato CNT, inter la oftaj kolumnistoj en la aktualo: la jam mortintaj Moncho Alpuente kaj Agustín García Calvo, Ana Sigüenza, ICEA, José Luis Gutiérrez, José Luis García Rúa, Paco Cuevas, Pepe Gómez, José Luis Velasco kaj Javier Ortiz.

Esperanto redakti

En diversaj epokoj la gazeto publikigis multajn informojn pri Esperanto ĉefe pri kongresoj aŭ diversaj publikaĵoj. Oni publikigis foje ankaŭ lernilajn materialojn.[2]

Referencoj redakti

  1. Minuskle por diferenco rilate al la organizo CNT.
  2. Vidu filmeton Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj - 2 ĉe https://www.youtube.com/watch?v=fwsfzkKbqRM

Eksteraj ligiloj redakti