Cochabamba [koĉabamba], esperante Koĉabambo, kio estas ankaŭ la nomo de la departamento, estas urbego en meza Bolivio, kun pli ol 600 000 da loĝantoj.[1] Ĝi situas 220 km sudokcidente de Pazo, en la Koĉabamba valo, en alto de 2560 m.

Cochabamba
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 632 013  (2012) [+]
Loĝdenso 4 026 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 24′ S, 66° 9′ U (mapo)-17.3935419-66.1570139Koordinatoj: 17° 24′ S, 66° 9′ U (mapo) [+]
Alto 2 558 m [+]
Areo 157 km² (15 700 ha) [+]
Horzono America/Cochabamba [+]
Cochabamba (Bolivio)
Cochabamba (Bolivio)
DEC
Cochabamba
Cochabamba
Situo de Cochabamba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cochabamba [+]
vdr

Historio redakti

La unua hispana loĝanto de la valo estis Garci Ruiz de Orellana en 1542. Li aĉetis la areon je 130 pesoj kaj oni registris la negocon en Potosí en 1552. Lia domo — nomata Mayorazgo — estas ankoraŭ videbla en la distrikto Cala Cala. La antaŭaĵo de la urbego estis Villa de Oropesa, fondita fare de Francisco de Toledo la 2-an de aŭgusto 1571. La komunumo prizorgis per nutraĵoj la najbarajn minejurbojn. La arĝento-minado en Potosí riĉigis ankaŭ la ekonomion de Koĉabambo. La urbo estis alinomata en 1786 — je ordeno de hispana reĝo Karlo la 3-a — al Cochabamba. Tio estis la distingo pro tio, ke la urbo helpis en 1781 al Oruro por subpremi ribelon de la indiĝenoj. Laŭ la censo de 1793, en la urbo loĝis 22 305 personoj, el kiuj estis 12 980 mestizoj, 6 368 hispanoj, 1 182 indiĝenoj, 1 600 mulatoj kaj 175 afrikaj sklavigitoj.

Dum la 19-a jarcento, Koĉabambo iĝis la ĉefa agrikultura centro de Bolivio. En 2000 okazis tumultoj kontraŭ la privatigo de la publika akvo-prizorgo.

Instruado redakti

Gravaj universitatoj estas la Universidad Mayor de San Simón kaj la Universidad Católica Boliviana San Pablo. Krom tio funkcias ankaŭ pluaj ŝtataj kaj privataj altlernejoj, universitato kaj lernejoj.

Trafiko redakti

La internacia aeroporto de la urbo estas la Internacia Flughaveno Jorge Wilstermann (Aeropuerto Jorge Wilstermann, IATA-kodo: CBB), sudokcidente de la urbo. La loka flughaveno nomiĝas Lloyd Aéreo Boliviano.

Gravaj personoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti