Codo

municipo en Zaragozo

Kodo (en hispana Codo [KOdo]) estas municipo de Hispanio, en la komarko Belĉita Kampo, en la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝia areo estas 11,36 km², kaj estas 46 km for Zaragozo je alteco de 342 metroj super maro. Ĝia averaĝa jara temperaturo estas 15,1 ºC kaj averaĝa jara precipitaĵo estas 370 mm.[1]

Codo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50132
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 213  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 0° 42′ U (mapo)41.3334059-0.6994359Koordinatoj: 41° 20′ N, 0° 42′ U (mapo) [+]
Alto 342 m [+]
Areo 11,356528 km² ( 113 5.6 528 ha) [+]
Codo (Provinco Zaragozo)
Codo (Provinco Zaragozo)
DEC
Codo
Codo
Situo de Codo
Codo (Hispanio)
Codo (Hispanio)
DEC
Codo
Codo
Situo de Codo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Codo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.

Codo estas malgranda municipa teritorio en la nordoriento de la komarko Belĉita Kampo kiel enklavo ene de la ampleksa municipa teritorio de Belĉito, kio estas fakte la ĉefurbo de la komarko. La loĝloko estas je 48 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 342 msm. Ĝi estas tute apud Belchite (7 km sudokcidente), dum nordoriente estas Quinto ĉe la bordo de la rivero Ebro.

Historio redakti

 
La preĝejo.
 
Murpentraĵo pri Benjamín Jarnés.

En Varella Castellar estis trovita nekropolo de visigotoj, kio indikas antikvecon de la setlado en la loko. La unuaj dokumentataj mencioj de Codo estas de la donaco de la loko kiun la Reĝo de Aragono, Jakobo la 1-a, faris al la monaĥoj cisteraj de la Monaĥejo de Rueda la 3an de julio 1224.

Sangelversaj estis okazaĵoj kiuj suferigis kaj Codo kaj la komarkon dum la milito inter montaranoj kaj moriskoj en la printempo 1588. La unuaj kvereloj okazis inter moriskoj de Codo kaj bandoj de paŝtistoj de Serrablo en la ebenaĵo Planerón. La loko eĉ estis abandonita de siaj loĝantoj. La fino de la konflikto ebligis la revenon de la lokanoj, sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en nova krizo por la loko.

Dum la Hispana Enlanda Milito la 24an de Aŭgusto 1937 okazis batalo kaj respublikaj kolonoj en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, atakis la proksiman lokon Quinto kaj okupis Codo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Codo kie oni malaltiĝis el 1 161 loĝantoj de 1910 al nur 206 en 2021 laŭlonge de la jarcento.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj estas la baroka preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, popola arkitekturo, lavejo, naturaj lokoj kiel la baseno kaj la birdoprotekta areo ZEPA de la Reto Natura 2000. Aparta intereso estas la naskodomo de la verkisto Benjamín Jarnés.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Consejo General de Procuradores de España. Arkivita el la originalo je 2011-09-16. Alirita 2018-09-01.