Quiruelas de Vidriales

(Alidirektita el Colinas de Trasmonte)

Quiruelas de Vidriales [kiRŬElas debiDRJAles] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Quiruelas eble estas etimologie devena el fonetika adapto de "ciruela" (ĉerizo) kaj Vidriales, estas aludo al rojo kaj al ties areo.

Quiruelas de Vidriales
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49622
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 629  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 5° 50′ U (mapo)42.020555555556-5.8305555555556Koordinatoj: 42° 1′ N, 5° 50′ U (mapo) [+]
Alto 720 m [+]
Areo 27,99 km² (2 799 ha) [+]
Quiruelas de Vidriales (Provinco Zamoro)
Quiruelas de Vidriales (Provinco Zamoro)
DEC
Quiruelas de Vidriales
Quiruelas de Vidriales
Situo de Quiruelas de Vidriales
Quiruelas de Vidriales (Hispanio)
Quiruelas de Vidriales (Hispanio)
DEC
Quiruelas de Vidriales
Quiruelas de Vidriales
Situo de Quiruelas de Vidriales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quiruelas de Vidriales [+]
vdr
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Quiruelas de Vidriales kaj Colinas de Transmonte, okupas totalan areon de 27,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 640 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la 1980-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj precipe pro la malfermo de najbara aŭtoŝsoeo kiu marĝenigis la iaman nacian ŝoseon kiu trapasis la loĝlokon kaj lasis iom da negoco. Ĝi distas 74 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Brime de Urz, Quintanilla de Urz, Morales del Rey, Manganeses de la Polvorosa, Santibáñez de Tera, Santa Cristina de la Polvorosa, Micereces de Tera kaj Villanázar.

En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Graflando de Benavente.

Plej grava enspezofonto estis agrikulturo (kio videblas en la blazono: cerealoj kaj vitoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (vinkeloj, ĉasado kaj ĉefe fiŝkaptado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti