Colloredo-Mansfeld

La nobela familio Colloredo devenas el Italio, kie ĝi estas konata jam en la 11-a jarcento. En Bohemio ĝiaj membroj aperas ekde 17-a jarcento. En 1636 grafoj Jeroným kaj Rudolf Colloredo el Waldsee ricevis de la imperiestro Ferdinando la 2-a lombarde (pli poste en feŭdan posedon) Opočno, kiu estis forprenita al grafo Trčka el Lípa. (Filo de grafo Trčka estis la 25-an de februaro 1634 murdita en Cheb kune kun lia bofrato Albrecht Valdštejn). La familio Colloredo, pli poste Collorado-Mansfeld, posedis Opočno ĝis la jaron 1942, kiam ĝi estis konfiskita de la naziisma reĝimo.

Colloredo-Mansfeld
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La farmobienon Dobříš aĉetis en la jaro 1630 Bruno Filip, grafo de Mansfeld. Origine la malgrandan farmobienon la Mansfelda sinjoraro vastigis. En la jaro 1757 citas la Tereziana katastrejo 57 komunumojn, kiujn la sinjoraro posedis. En la jaro 1780 mortis la lasta vira membro de la familio kaj la posedaĵon transprenis Maria Isabella. Membro de la familio Colloredo princo František de Paula Gundakar I. (*1730 +1807) edziĝis al Maria Isabella, grafino el Regal, filino de František (Jindřich) Pavel Mansfeld kaj de tiam la feŭdo Dobříš apartenis al ĉi tiu familio. La sinjoraro Colloredo-Mansfeld posedis la kastelon Dobříš ĝis la jaro 1945, kiam ĝi estis konfiskita de la ĉeĥoslovaka ŝtato. La ĉeĥa ŝtato redonis al la familio la kastelon Dobříš kun parkoj en 1998.