Colombey-les-Deux-Églises

Colombey-les-Deux-Églises [koloBE ledezegLIZ] estas vilaĝo en la francia departemento Haute-Marne, iĝinta fama pro la eta nobeldomo ("La Boisserie"), kiun tie estis aĉetinta Generalo Charles de Gaulle, kiu faris el tiu sian personan kaj familian ripozejon, sian retiriĝejon. Tie li mortis la 9-an de novembro 1970. Post lia morto liaj admiruloj kaj partianoj igis starigi egan monumenton liamemore en formo de Lorenokruco 43,5 metrojn alta.

Colombey-les-Deux-Églises
komunumo
Lorenokruco
Blazono
Oficiala nomo: Colombey-les-Deux-Églises
Regno Francio Francio
Regiono Grand-Est
Departemento Haute-Marne
Arondismento Chaumont
Kantono Juzennecourt
Situo Colombey-les-Deux-Églises
 - koordinatoj 48° 13′ 27″ N 4° 53′ 12″ O / 48.22417 °N, 4.88667 °O / 48.22417; 4.88667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 395 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 239 m s. m.
Areo 73,63 km² (7 363 ha)
Loĝantaro 672 (2010)
Denseco 9,13 loĝ./km²
Urbestro Pascal Babouot
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 52230
INSEE 52140
Situo de Colombey-les-Deux-Églises enkadre de Francio
Situo de Colombey-les-Deux-Églises enkadre de Francio
Situo de Colombey-les-Deux-Églises enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Colombey-les-Deux-Églises (Haute-Marne)
Retpaĝo: www.colombey-les-deux-eglises.com

La domego konservatis senŝanĝe kia dum lia vivo, kaj nun vizitatas kiel muzeo. Regule admirantoj aŭ simplaj turistoj venas viziti la vilaĝon.

Esperantio redakti

Anekdote, sed interese al la esperantistoj: inter la inĝeniera skipo la Lorenokrucon konstruinta estis konsil-inĝeniero pri konstrurezisto, kiu estis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatinto de Esperanto.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉon en 2004 (0,36%)[1].

Notoj kaj referencoj redakti