Columbia (Marilando)

(Alidirektita el Columbia, Marilando)

Columbia (IFA: /kəˈlʌmbiə/, proksimume ko-LOM-bia) estas censo-nomita loko en Gubernio Howard, Marilando, Usono, kaj estas unu el la ĉefaj komunumoj de la urba regiono Baltimoro–Vaŝingtono. Ĝi estas laŭplana komunumo kiu konsistas el 10 vilaĝoj.

Columbia
planurbo • censa lokourbeto • urbego
Devizo: The Next America
Administrado
Poŝtkodo 21044–21046 • 21044
Demografio
Loĝantaro 104 681  (2020) [+]
Loĝdenso 1 256 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 13′ N, 76° 51′ U (mapo)39.2156213-76.8582049Koordinatoj: 39° 13′ N, 76° 51′ U (mapo) [+]
Alto 124 m [+]
Areo 83,358314 km² ( 833 5.8 314 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Columbia (Marilando)
Columbia (Marilando)
DEC
Columbia
Columbia
Situo de Columbia
Columbia (Usono)
Columbia (Usono)
DEC
Columbia
Columbia
Situo de Columbia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Columbia, Maryland [+]
vdr

Historio redakti

Columbia komenciĝis kun la ideo ke urbo povas plibonigi la vivkvaliton de la loĝantaro. Kreinto James W. Rouse taksis la novan komunumon laŭ homaj valoroj, ne nur ekonomio kaj inĝenierado. Malfermite je 1967, la celo de Columbia estis elimini ne nur la ĝenojn de la tiamaj desegnoj, sed ankaŭ elimini rasan, religian, kaj klasan apartigojn. Columbia konsekvence rangis en la 10 Plej Bonaj Lokoj por Loĝi taksitaj de CNN Money.[1] Je 2020, Columbia rangiĝis la 5a plej bona loko por loĝi en Usono.[2]

Columbia konsistas nur el la tereno regita de la Asocio de Columbia, sed pli granda tereno inkluziviĝas en ties nomo laŭ la Usona Poŝta Servo kaj la Censa Buroo. Ĉi tiuj inkluzivas plurajn aliajn komunumojn kiuj ekzistis antaŭ Columbia, inkluzive Simpsonville, Atholton, kaj pri la censo, parto de Clarksville. La censa loko havis loĝantaron de 99 615 je la Usona Censo de 2010.[3] Ĝi estas la dua plej loĝata komunumo en Marilando post Baltimoro. En 2015, la Usona Enketo de Komunumoj de la Usona Censa Buroo taksis la loĝantaron proksimume je 103 467.

Fondis Columbia-n James W. Rouse (1914-1996), de la urbo Easton en Marilando. Je la 1930-aj jaroj Rouse kunfondis en Baltimoro bankan firmaon kun la nomo Moss-Rouse Company. Je la 1950-aj jaroj la firmao, kies nomo estis fariĝinta James W. Rouse kaj Co., sin etendis al butikcentrojn. Je 1957 Rouse kreis Community Research and Development, Inc. (CRD) por konstrui, posedi, kaj direkti butikcentrojn en Usono, kaj tio publikiĝis je 1961. Je 1966, la nomo ŝanĝiĝis al The Rouse Company.[4][5]

Je la fruaj 1960-aj jaroj, Rouse decidis konstrui novan modelan urbon. Ties ideoj informiĝis el kelkaj fontoj, inkluzive ties kristanaj kredoj kaj la celo akiri profiton, influoj kiujn Rouse konsideris kontraŭaj.

Geografio redakti

Klimato redakti

Columbia havas humidan subtropikan klimaton, kun malvarmaj vintroj kaj varmaj, humidaj someroj.

Loĝantaro redakti

NOTO: La CDP inkluzivas areojn kiuj ne apartenas al la laŭplana komunumo.

Je julio 2019, la loĝantaro de Columbia konsistas el 47,3% ne-hispanidaj blankuloj.[6]

Censo de 2010 redakti

Loĝantaro de Columbia laŭ raso (2010)
Raso Loĝantaro  %
Entute 99 615 100
Blankuloj 55 322 55
Nigruloj 25 231 25
Aziaj 11 390 11
Hispanidaj 7884 7
Pluraj rasoj 4424 4
Aliaj 2811 2
Tri rasoj aŭ pli 465 < 1%
Indiĝenaj 393 < 1%

La censo de 2009-2013 raportas la medianan enspezon de familio en la CDP estis US$99 877. Popersona enspezo en la CDP estis US$46 374. Proksimume 4,1% el familioj kaj 6,6% el la loĝantaro estas konsiderataj malriĉaj, inkluzive 8,8% el tiuj malpli ol 18-jarhavaj kaj 6,4% el tiuj pli ol 65-jarhavaj.

Frataj urboj redakti

Rilataj urboj redakti

The Rouse Company, nun posedata de la Howard Hughes Company, posedas kaj direktas multajn laŭplanaj komunumoj HUD Title VII-New Town aparte de Columbia. Ĉi tiuj inkluzivas The Woodlands (Teksaso), Bridgeland Community (Teksaso), kaj Summerlin (Nevado).[8]

Referencoj redakti

  1. "Best Places to Live 2014", Money. Kontrolita 18-a de oktobro 2014.
  2. Columbia, Maryland is on Money's Best Places to Live list (en-us). Alirita 2020-09-23.
  3. Geographic Identifiers: 2010 Demographic Profile Data (G001): Columbia CDP, Maryland. American Factfinder. U.S. Census Bureau. Arkivita el la originalo je 2020-02-13. Alirita 1-a de aŭgusto, 2017.
  4. "C.R.D. Board Backs Swap of Stock With Rouse Firm," The Baltimore Sun, Feb. 9, 1966, p.
  5. "Suit Filed to Void Rouse's Recent Acquisition of Firm," The Baltimore Sun, 21-a de aŭgusto, 1966, p.
  6. QuickFacts Columbia CDP, Maryland. United States Census Bureau.
  7. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2014-02-03. Alirita 2014-01-22.
  8. Howard Hughes Corporation Properties. Arkivita el la originalo je 5-a de decembro 2013. Alirita 2-a de decembro 2013.