Columbina
(Alidirektita el Columbina (genro))
Columbina estas genro de birdoj de la familio Kolombedoj. Tiu genro enhavas sep speciojn de etaj grundokolomboj, ankaŭ nomataj turtetoj. La sep turtetaj specioj vivas en la Nova Mondo. La kolomboj de tiu genro Columbina troviĝas kutime en paroj aŭ en etaj aroj. Ili estas la plej malgrandaj membroj de la familio Kolombedoj kaj vivas ĝenerale en malferma kamparo. Ili havas grenatkolorajn irisojn kaj rozkolorajn krurojn. Dumfluge, kelkaj specioj montras diferencigan vipon de ruĝeco en flugiloj, dum aliaj montras nigroblankajn flugilbildojn.
"Columbina" | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝeca grundokolombo
(Columbina talpacoti) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Specioj
redaktiLa specioj estas jenaj:
- Komuna grundokolombo aŭ Paserkolombo, Columbina passerina
- Platbrusta grundokolombo, Columbina minuta
- Ekvadora grundokolombo, Columbina buckleyi
- Ruĝeca grundokolombo, Columbina talpacoti
- Pikuja grundokolombo, Columbina picui
- Raŭka grundokolombo, Columbina cruziana
- Bluokula grundokolombo, Columbina cyanopis
Referencoj
redakti- BirdLife International www.birdlife.org
- Howell, Steven N. G. & Webb, Sophie (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, Oxford & New York. ISBN 0-19-854012-4