Kombretacoj

Planta familio
(Alidirektita el Combretaceae)

La kombretacoj[3] (latine Combretaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo mirtaloj (Myrtales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 15 genrojn kaj 480 speciojn[1],[4]. Ĝia tipa genro estas kombreto[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kombretacoj
infloresko de Combretum constrictum
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

malvedoj Malvidae

Ordo: mirtaloj Myrtales
Familio: kombretacoj Combretaceae
R.Br. [1]
kombreto Combretum
Loefl.
Sinonimoj

Bucidaceae Spreng.
Myrobalanaceae Martinov
Strephonemataceae Venkat. & Prak.Rao
Terminaliaceae J.St.-Hil.[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Terminalia catappa Blanco1.144.png
Terminalia catappa Blanco1.144

Tiu familio inkludas arbojn, arbedojn, kaj lianojn, kaj precipe en Sud-Afriko kaj Tanzanio la indiĝenan Combretum imberbe. Tri genroj, Conocarpus, Laguncularia kaj Lumnitzera, vegetas en mangrovoj [5]. Kombretacoj estas larĝe disvastiĝitaj en la subtropikoj kaj tropikoj. Iuj membroj de tiu familio produktas utilan konstrulignon, kiel idigbo el eburborda terminalio.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (8 jun. 2020)[1],[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Combretaceae ĉe World Flora Online
  2. Family: Combretaceae R. Br., nom. cons.. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (2003-01-17). Arkivita el la originalo je 2010-05-30. Alirita 2010-11-27.
  3. 3,0 3,1 3,2 kombreto en PIV ĉe vortaro.net
  4. 4,0 4,1 Combretaceae ĉe The Plant List
  5. Lumnitzera. University of Queensland. Alirita 2010-06-30.
  6. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  7. terminalio en PIV ĉe vortaro.net