Commodore International

Commodore International estis nord-amerika firmao, kiu produktis personajn komputilojn kaj elektronikaĵojn. Commodore International (CI) kaj ĝia subentrepreno Commodore Business Machines (CBM) ludis gravan rolon en disvolvado de la hejmkomputila industrio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La firmao konstruis kaj merkatigis unu el la plej bone vendataj komputiloj, Commodore 64 (1982) kaj evoluigis la familion de komputiloj Amiga (ekde 1985). En 1994 ĝi bankrotis.

Commodore International

Commodore logo.svg
Fondita 1954 en Toronto, Ontario (Flago-de-Kanado.svg Kanado)
Sidejo West Chester, Pensilvanio(Flago-de-Usono.svg Usono)
Estr(ar)o Jack Tramiel (fondinto)
Irving Gould (ĉefinvestanto kaj prezidanto)
Agokampo aparataro, elektroniko
Malfondita 1994
Information icon.svg
vdr