Concord estis la nomo de tiu ŝipo, sur kiu en 1683 venis en Usonon la unua grupo de nurgermanaj setlintoj. Surborde veturis inter aliaj 13 familioj el Krefeld.

La ŝipo estas nomata ankaŭ „germana Mayflower“. La Concord ekveturis al Usono la 6-an de julio 1683 kun 57 pasaĝeroj en Rotterdam. La veturo daŭris 74 tagojn tra Londono (24-a de julio 1683) al Filadelfio (Germantown), kie ili sukcese alvenis la 6-an de oktobro 1683. Dum la veturo naskiĝis Peter Bleickers, filo de Johannes Bleickers.

La germana poŝto eldonis poŝtmarkon en 1983 pri la evento.

Datenoj redakti

  • Ŝipnomo: Concord
  • Ŝiptipo: Galiono
  • Kapitano: William Jeffries
  • Skipo: 40 matrosoj
  • Armiloj: 26 kanonoj (aliaj fontoj: 40 kanonoj)
  • Longo: 39,6 m
  • Larĝo: 9,75 m
  • Maso: 500 tunoj