Condado de Treviño

Condado de Treviño [konDAdo detreBInjo] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Comarca del Ebro, fakte en eksklavo nomita Enklavo de Treviño, foje nomita per la municipa nomo, enklavo en la provinco Alavo, Eŭskio. La municipa ĉefurbo estas la loĝloko Treviño mem.

Condado de Treviño
Treviño.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09215 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 428  (2022) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 44′ N, 2° 45′ U (mapo)42.734722222222-2.7472222222222Koordinatoj: 42° 44′ N, 2° 45′ U (mapo) [+]
Alto 552 m [+]
Areo 260,71 km² (26 071 ha) [+]
Situo de Condado de Treviño
Situo de Condado de Treviño

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo County of Treviño [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dum la tuta 20-a jarcento, la lokanoj petis aligon al la provinco Alavo, Eŭskio, kun kiu sentas sin pli identigitaj. Fakte en ambaŭ municipoj la urbestroj estas de naciismaj eŭskaj politikaj partioj, kio estas unika okazo en la tuta regiono Kastilio kaj Leono kaj de naciismaj politikaj partioj regantaj en teritorioj ekster sia propra devenareo. Paralele la lernado kaj uzado de la eŭska lingvo, kiu estis tre malofta en la enklavo, dum la lastaj jardekoj pliiĝis.

GeografioRedakti

 
Aguillo.
 
Añastro.
 
Armentía.
 
Arrieta.
 
Arrieta.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 260,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 416 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 2 500 el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 76 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, sed nur 20 km de Vitorio. La teritorio kuŝas sur la valo de la rivero Ayuda, alfluanto de la rivero Zadorra, kaj la ĉirkaŭaj montoj, nome norde estas la Montoj de Vitorio, oriente la natura parko Izki kaj la Alava Montaro, inter 800 kaj 1000 metroj de altitudo. Sude estas la Montaro de Kantabrio. La municipa teritorio limas kun Ribera Alta (Álava), La Puebla de Arganzón, Vitoria (Álava), Bernedo (Álava), Armiñón (Álava), Ribera Baja (Álava), Berantevilla (Álava), Zambrana (Álava), Peñacerrada (Álava) kaj Lagrán (Álava).

Condado de Treviño en 2008 enhavis 36 submunicipojn, nome la jenaj: Aguillo, Albaina, Añastro, Argote, Armentia, Arrieta, Ascarza, Bajauri, Burgueta, Busto de Treviño, Cucho, Dordóniz, Doroño, Franco, Fuidio, Golernio, Grandival, Imiruri, Laño, Marauri, Muergas, Obécuri, Ocilla y Ladrera, Ogueta, Ozana, Pangua, Pariza, Samiano, San Martín Zar, San Vicentejo, Saraso, Taravero, Torre, Treviño, Uzquiano kaj Villanueva Tobera. Same estas loĝlokoj Ajarte, Araico, Arana, Mesanza, Moraza, Moscador de Treviño, Pedruzo, San Esteban de Treviño, San Martín de Galvarín, Sáseta kaj Zurbitu, same kiel senhomejoj Arceina, Arna, Atazabal, Berguisona, Bustia, Caricedo, Doso, Faido, Franco de Yuso, Galbarin, Granado, Gueruca, Gurbandiz, Lezana, Meana, Nunuri, Ochate, Piedrahíta, Pociela, San Martín, San Vicente, Sebastián, Taraita, Uralde, Uríbarri, Valderrutia, Uzquiano de Suso, Zahar.

HistorioRedakti

En Laño estis elfositaj kavaĵoj de ermitoj de malfrua romia epoko aŭ de visigotoj. En Las Gobas estas gravuraĵoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La fondo de Treviño estis farita en 1161 de la reĝo de Navaro Sanĉo la 4-a, kie iam estis monaĥejo de Sankta Faŭsto, sed en 1200 ĝi venis al Kastilio post la venko de la reĝo kastilia Alfonso la 8-a en milito kontraŭ Navaro. Estante vojkruciĝo dum la Mezepoko, disvolviĝis floranta komunumo de judoj. Saseta estis unu el plej disvolviĝintaj domaroj, estante ĉe enirejo al komercvojo de vino kaj fiŝo, tio estas komunikejo de la valo de Ebro kun la kantabra marbordo.

La 8an de Aprilo 1366, Henriko la 2-a donis al Pedro Manrique Treviño de Uda, pro kio la komarko kiu estis reĝlanda iĝis senjorlanda. Posteulo de Pedro, nome Diego Gómez Manrique, ricevis de la reĝo Johano la 2-a en 1453 la titolon de Grafo de Treviño. Lia filo, nome Pedro Manrique de Lara y Sandoval, ricevis de la Katolikaj Gereĝoj la titolon de duko de Nájera.

En la 16-a jarcento la grafoj de Treviño, ekde 1482 dukoj de Nájera, konstruis sian palacon, nun urbodomo. Fine de la 18-a jarcento formis parton de la partido de Miranda de Ebro kaj estis formita de Treviño kaj ties kvar kvaropoj: nome Abajo, Somoayuda, Val de Lauri kaj Val de Tobera.

Añastro, Pariza kaj Saseta, estis municipoj sendependaj fine de la Antikva Reĝimo. Inter la censo de 1857 kaj la antaŭa, la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Pariza kaj Saseta, kaj inter 1930 kaj la antaŭa Añastro.

AktualoRedakti

 
Bajauri.
 
Busto de Treviño.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas jeno:

  • Arbaroj de Obécuri kaj Bajauri.
  • Parto de la Natura Parko Izki, kun la plej etenda areo de Pirenea kverko de Eŭropo.
  • Ravino de la rivero Ayuda: vojo el Sáseta ĝis Oquina, kaj Laño-Laguardia; Aguillo-Ajarte tra la monto Palogán.
  • Urbetoj Pariza, Treviño kaj Cucho, tiu lasta rehabilitita kaj restaŭrita.
  • En Treviño estas preĝejo de Sankta Petro; la Palaco de Manrique de Lara aŭ de la grafoj de Treviño, kun blazono de Manrique de Lara (nuna urbodomo); la Palaco de Izquierdo baroka, kun blazono de Izquierdo kaj skulptaĵo de Sankta Barbara en la centro; Ermitejo de Sankta Johano la Baptisto, kun kelkaj romanikaj elementoj en la interno kaj absido de la 15-a jarcento; mezepoka fontano de la 15-a jarcento; kaj gotika ponto super la rivero Ayuda.
  • Romanikaj ermitejoj: San Formerio, San Vicentejo, Ermitejo de Albaina, Ermitejo de Pariza...
  • Grotoj de Laño, mezepoka, deklarita la 23-06-1978.
  • Histori-Arta Komplekso de Treviño, deklarita la 28-09-1983.
  • Prahistoriaj grotoj de "Montico" en Albaina, deklarita la 21-08-1976.
  • Ermitejo de la Purísima Concepción, en San Vicentejo, deklarita la 11-03-1994.

BildojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti