Jaritatako
La jaritatako (Conepatus semistriatus) estas malgranda karnovora mamulo kiu alpartenas al la familio Mefitedoj. Ĝi estas komuna besto en ceradoj, kampoj kaj en la Kaatingo. Ĝi vivas ekde Meksiko ĝis meridionala Brazilo. En Brazilo ĝi vivas ekde la nordorienta Brazilo ĝis la subŝtato Paranao. Ĝi defendas sin per maleltenebla fetora likvaĵo kiun ĝi ejakulas el ĉirkaŭanusaj glandoj.
Jaritatako | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jaritatako Conepatus semistriatus
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Conepatus semistriatus (Boddaert, 1785) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Fizikaj karakterizoj redakti
La jaritatakoj estas malgrandaj bestoj. Ili longas proksimume 40cm korpe, 20cm voste kj peziĝas proksimume 1600g. Ilia koloro varias inter la malhelbruna kaj la nigra. Ekde sur la pinto de la vosto ĝis la kapo estas du blankaj strioj.
Dieto redakti
La jaritatakoj estas ĉiovoraj. En ilia dieto inkludas insektojn, malgrandajn vertebrulojn kaj fruktojn.
Socia vivo redakti
Jaritatakoj estas solaj bestoj, kiuj nur vivas pare dum reprodukta sezono.
Literaturo redakti
- Reis, Nélio; Peracchi, Adriano; Wagner, Pedro; Lima, Isaac (Eds). Mamíferos do Brasil. Londrina: Universidade Federal de Londrina, 2006