Confession sexuelle d'un anonyme russe

Confession sexuelle d'un anonyme russe [Seksa konfeso de rusa anonimulo] estas franca erotika verko de la 20-a jarcento. La unua eldono aperis en Parizo en 1990. La intrigo, centrita sur la seksa vivo de la protagonisto, okazas en Ukrainio (tiam apartenanta al la Rusia Imperio) kaj Italio fine de la 19-a jarcento. Kvalifita "seksa membiografio" far la aŭtoro, ĝi priskribas la seksan vivon de viro principe inklina vivi konformisman vivon, kiu fine lasas sin peli de siaj erotikaj inklinoj ĝis tia grado, ke li ne kapablas kontroli siajn impulsojn. La verko estis anonime metita en la leterkesto de Havelock Ellis, unu el la pioniroj de la seksologio, kiu pro ĝia atesta intereso inkludis ĝin en la sesan volumon de la franca eldono de siaj Studoj pri seksa psikologio de 1926. Dank'al tio oni scias nuntempe, ke ĝia anonima aŭtoro ja devenis de Ukrainio, sed estis elmigrinta en Italion por studi inĝenierion kaj poste instalis tie sian domicilon.

Confession sexuelle d'un anonyme russe
Origine Confession sexuelle d'un anonyme russe
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro anonima
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1990
Loko Parizo
Ĝenro erotika romano • aŭtobiografia romano
Loko de rakonto Rusia Imperio
vdr

En la rakonto, kiu laŭ la aŭtoro havas la valoron esti "absolute preciza kaj vera", la protagonisto, kun rimarkeblaj vuajerismaj tendencoj kreskinta en nobela ukrainia familio, delektiĝas traserĉante en sia memoro "la plej intimajn memoraĵojn" pri sia seksa vivo ekde sia infaneco. Abundas pederastiaj rilatoj inter li kaj iuj junaj virinoj de sia medio kaj seksaj situacioj inter geinfanoj, sen flankmeti inceston. Ĉe la fino, la aŭtoro konfesas sian preferon al antaŭpuberecaj knabinoj, tendenco kiun li atribuas al siaj hastivaj seksaj spertoj, kaj manifestas sian misfarton kaj maltrankvilon pro la kreskanta ofteco de siaj masturbadoj.