Constantijn Huygens
Sir Constantijn HUYGENS, sinjoro de Zuilichem (4-a de septembro 1596 – 28-a de marto 1687), estis nederlanda poeto kaj komponisto de la Ora jarcento de Nederlando. Li estis ankaŭ sekretario de du Princoj de Orange: nome Frederik Hendrik kaj Vilhelmo la 2-a, kaj patro de la fama matematikisto kaj fizikisto Christiaan Huygens.
Constantijn Huygens | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1596 en Hago |
Morto | 28-an de marto 1687 (90-jaraĝa) en Hago |
Tombo | Grote of Sint-Jacobskerk (en) |
Lingvoj | latina • nederlanda • franca • itala • angla • greka |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Alma mater | Universitato de Lejdeno |
Familio | |
Patro | Christiaan Huygens (en) |
Patrino | Susanna Hoefnagel (en) |
Frat(in)o | Maurits Huygens (en) |
Edz(in)o | Suzanna van Baerle (en) (1627–) |
Infanoj | Christiaan Huygens, Philips Huygens (en) , Lodewijk Huygens, Constantijn Huygens Jr. (en) , Susanna Huygens (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto arkitekto desegnisto dramaturgo muzikisto verkisto liutisto diplomato komponisto sekretario |
Edukado
redaktiEkde junaĝo li instruiĝis je muziko, pentrarto kaj lingvoj, nome franca, Latino kaj greka, kaj iom poste itala, germana kaj angla. Li ricevis edukadon ankaŭ por matematiko, juro kaj logiko kaj li lernis uzadi pik-stangon kaj muskedon. En 1614 Constantijn verkis sian unuan nederlandlingvan poemon, inspirita de la franca poeto Guillaume de Salluste du Bartas, en kiu li laŭdas la ruran vivon.
En 1616, Constantijn ekstudis en la Universitato de Lejdeno, li finis sian studadon tie en 1617 kaj revenis hejmen.[1] Poste li trejniĝis dum ses semajnoj kun Antonis de Hubert, advokato en Zierikzee, kiu okupiĝis pri studado de lingvo kaj literaturo konsulte prie kun Pieter Corneliszoon Hooft, Laurens Reael kaj Joost van den Vondel en 1623.
Ekkariero
redaktiPrintempe 1618 Constantijn eklaboris por Dudley Carleton, Vicgrafo Dorchester, angla sendito en la kortego de Hago.[1] Somere, li restis en Londono en la hejmo de la nederlanda ambasadoro, Noël de Caron. Dume lia socia etoso ampleksiĝis kaj li ekparolis angle. En 1620, ĉirkaŭ la fino de la Dekdujara Batalpaŭzo, li veturis kiel sekretario de ambasadoro François van Aerssen al Venecio, por akiri apogon kontraŭ la minaco de nova milito. Li estia la nura membro de la delegitaro kiu scipovis paroli itale.
Januare 1621 li veturis al Anglio kiel sekretario de ses senditoj de la Unuiĝintaj Provincoj por konvinki Jakobon la 1-an apogi la Germanan Protestantan Union. Decembre 1621 li veturis kun alia delegitaro, tiam cele al kolekto de apogo por la Unuiĝintaj Provincoj, kaj revenis unu jaron kaj du monatojn poste Februare 1623. Estis alia veturo al Anglio en 1624.
Li estas ofte konsiderata membro de tio kio estas konata kiel Muiderkring, grupo de gravaj intelektuloj grupigitaj ĉirkaŭ la poeto Pieter Corneliszoon Hooft, kiuj regule kunvenis ĉe la kastelo de Muiden proksime al Amsterdamo.
Verkado
redaktiEn 1647 nombraj muzikaj komponaĵoj de Huygens, nome Pathodia sacra et profana, estis publikigitaj en Parizo. Ĝi enhavis voĉajn komponojn en Latino (Psalmoj), franca kaj itala (nereligiaj tekstoj). Tiu verko estis dediĉita al Utricia Ogle, nevino de angla diplomato. En 1648 Huygens verkis Twee ongepaerde handen por klaviceno. Tiu verko estis dediĉita al Marietje Casembroot, 25-jaraĝa ludistino de klaviceno, kun kiu li kunhavis muzikemon.
En 1657 aperis la kolekto de liaj nederlandlingvaj poemoj, nome Koren-bloemen. Iom el ĝia enhavo jenas: Heilighe Daghen (1645), Ooghen-troost (1647), Hofwijck (1653) kaj Trijntje Cornelis (1653). Tiu lasta verko, Trijntje Cornelis, estas eksplodo de la kreivo de Huygens. Ĝi atestas pri la rara lingvokapablo - kaj esprimiva kapablo - de la aŭtoro. Konsiderinte, ke tiu artaĵo estis komponita je tre mallonga tempo, ĝi povas esti konsiderata verko de enorma atingo. Ĉar lia patrino Suzanna estis el Antverpeno, li ofte vizitis tiun urbon kaj Trijntje Cornelis okazas tie.
En 1660 lia filino Suzanna edziniĝis al sia kuzo, Philips Doublet, filo de la fratino de Huygens nome Geertruijd. En 1661, jam estante avo, Huygens estis sendita ak Francio ĉe la etoso de tutoroj de Vilhelmo la 3-a, por rekuperi la posedon de la graflando Orange, kiu estis redonita al la familio Orange-Nassau en 1665 kaj tiam Huygens revenis al Nederlando. Reveninte, Huygens desegnis la novan sabloŝoseon en Hago tra dunoj ĝis Scheveningen. Li jam estis planinta tiun ŝoseon en 1653, kaj verkis prie en sia verko Zee-straet.
En 1676 aperis la dua eldono de Koren-bloemen, verkokolekto enhavanta 27 librojn. Nova en tiu eldono estis Zee-straet, Mengelingh (parto de seriozaj poemoj verkitaj post 1657) kaj sep libroj enhavantaj snel-dichten (tujpoemoj). Dum li maljuniĝis, Huygens rifuĝiĝis en muziko. Li verkis ĉirkaŭ 769 komponaĵojn dum sia tuta vivodaŭro.
Verkoj
redakti- Spaense wijsheit (sen jaro)
- 1621 Batava Tempe, dat is 't Voor-hout van 's-Gravenhage
- 1623 De uytlandighe herder
- 1622 Kerkuria mastix, satyra, Dat is, 't costelick mal
- 1624 Stede-stemmen en dorpen
- 1624 Zedeprinten
- 1625 Otiorum libri sex
- 1638 Dagh-werck
- 1641 Ghebruyck en onghebryck van 't orgel
- 1644 Momenta desultoria (republikigita en 1655)
- 1647 Eufrasia, Ooghentroost. Aen Parthenine, bejaerde maecht, over de verduysteringh van haer een ooghe
- 1647 Heilighe daghen
- 1647 Pathodia sacra et profana
- 1653 Trijntje Cornelis
- 1653 Vitaulium. Hofwijck, Hofstede vanden Heere van Zuylichem onder Voorburgh
- 1656-1657 translated proverbs
- 1658 Korenbloemen (republished in 1672)
- 1667 Zee-straet
- 1841 Cluys-werck[1] (publikigita de W. J. A. Jonckbloet)
Notoj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Constantijn Huygens en la angla Vikipedio.