Constantin Daniel Rosenthal
Constantin Daniel Rosenthal [konstantin rozental], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun alia persona nomo Rosenthal Dávid Konstantin estis hungarlandana rumana pentristo, revoluciulo de Muntenio, framasono [1].
Constantin Daniel Rosenthal | |
---|---|
Desegnaĵo de Ion Negulici pri Constantin Daniel Rosenthal | |
Persona informo | |
Naskonomo | Constantin Daniel Rosenthal |
Naskiĝo | 1820 en Pest (urbo) (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando) |
Morto | la 23-an de julio 1851 en Pest |
Mortokialo | torturo |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Princlando Valaĥio |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto • revoluciulo |
Constantin Daniel Rosenthal [2] Arkivigite je 2018-07-28 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1820 en Pest (urbo) (nuntempa urboparto de Budapeŝto, Habsburga Imperio, Hungara reĝlando), li mortis la 23-an de julio 1851 en Pest.
BiografioRedakti
Constantin Daniel Rosenthal devenis el juda komercista familio. Li studis en Akademio de Belartoj de Vieno akirinte diplomon en 1839. Li konatiĝis kun alia rumana pentristo Ion Negulici. Rosenthal alvenis en Bukareŝto ĉirkaŭ en 1842, kie li estis verŝajne komisiita por pentri portretojn. Li iris al Parizo post 2 jaroj, kie li plulernis pentradon kaj li amikiĝis kun naciismaj kaj radikalaj rumanoj. En 1846 la profitoj el liaj verkoj ebligis studvojaĝi al Anglio, poste li revenis al Bukareŝto. Post falo de ĉiuj revolucioj en Eŭropo li vojaĝis al Svislando. En 1851 li revenis al sia naskiĝurbo havanta revoluciajn materialojn. Li estis arestita kaj li mortis en prizono.
Elektitaj pentraĵojRedakti
- Constantin Daniel Rosenthal - Portret de bărbat.jpgPortreto pri viro