Construção

albumo de Chico Buarque

Construção estas la kvina muzikalbumo de la brazila muzikisto Chico Buarque. Ĝi aperis en 1971, markanta tiam klaran rompon en lia verkaro, kaj ĝi validas kiel unu el la plej gravaj albumoj de brazila muziko.

Ekesto redakti

En 1968 Chico Buarque, eniĝis pro sia unua teatraĵo , „Roda Viva“, en konflikton kun leĝo de militreĝimo sub Artur da Costa e Silva kaj devis forlasi Brazilon. Buarque iris en la ekzilon en Italujo, revenis tamen jam en 1970. Li ja ne estis arestata, eniĝis tamen sub fortan cenzuran premon. Dum ĉi tiu tempo Buarque sonregistrigis „Construção“.[1]

La albumo aperis en 1971, lumdiska versio aperis unuafoje en 1990.

Stilo redakti

Construção“ prezentas klaran rompon en la verkado de Buarque. Lia muziko antaŭ la ekzilo estis facilanima bosanovo sen pli granda enpensiĝemo, aŭ kiel pli malfrue skribis Chris McGowan kaj Ricardo Pessanha: „Ĉu maljuna aŭ juna, riĉa aŭ malriĉa, komunisto aŭ kapitalisto, ĉiu amis Ĉikon, la afablan verdokulan junan kantiston ... ĝis proksimume 1968. [2]“. Kunverkisto de pluraj pecoj estis Vinícius de Moraes, je kelkaj pecoj Tom Jobim kaj Toquinho. Minha História (Gesùbambino), kutime nomata „Gesu Bambino“, estis adaptaĵo de la peco „4 Marzo 1943 de Lucio Dalla[3]. [4]

Kelkdetale klariĝas, ke la albumo ne estas kantokolekto, sed prezentas lige interplektitan verkon. Ekzemple je la fino de la unua paĝo la kresĉenda titolpeco turnigas surprize kaj reekprenas tekston kaj muzikon de la komenca peco „Deus Lhe Pague“, per kio por la unua paĝo ekestas iaspeca suito.

Tekstoj redakti

Construção estas malgaja kaj dramaj, la tekstoj temas pri morto, la ĉiutagaj rutinaĵoj, separo kaj ekzilo, subtile ili ankaŭ kritikas la militreĝimon. La antaŭ 1968 en liaj tekstoj kutimaj „nostalgiaj temoj cedis al preskaŭ halucina pritraktado de seniluziiĝoj kaj tragedioj de la ĉiutaga vivo. Insiste Buarque deklamas la senhumanigon, ekigitan per laboro, geedzeco, rutino, la sistemo. [5]“.

Muziko redakti

La albumo baziĝis sur samba kaj bosanova muziko, kaj ĉiuj instrumentoj estis akustikaj. Per tio la albumo distanciĝis klare disde la samtempa tendenco de tropicalismo. Je kelkaj pecoj lin akompanis MPB-4, unu el la plej grava kantaj grupoj de Muziko Populara Brazila kaj Tom Jobim ĉe piano. La aranĝaĵoj estis komplikaj kaj ruzaj kaj eĉ ne timevitis disonancojn [6]. Klare aŭdebla en la orkestro estas la influo de Rogerio Duprat.

Akcepto redakti

Je la tempo de sia publikiĝo preskaŭ ĉiuj muzikpecoj estis furoraĵoj, la albumo nuntempe validas kiel klasikaĵo [4]. La brazila eldono de Rolling Stone tenas „Construção“ sur la tria rango de sia „Listo de la 100 plej gravaj sondiskoj de brazila muziko“ kaj resumas: „Lingvo tiel rekta kiel ebla laŭ la cirkonstancoj, grandiozaj melodioj. Graveco kaj respondecosento en unu el la plej gravaj brazilaj diskoj. [7]“.

Titoloj redakti

  1. Deus Lhe Pague – 3:19
  2. Cotidiano – 2:49
  3. Desalento – 2:48
  4. Construção – 6:24
  5. Cordão – 2:31
  6. Olha Maria – 3:56
  7. Samba de Orly – 2:40
  8. Valsinha – 2:00
  9. Minha História (Gesùbambino) – 3:01
  10. Acalanto – 1:38

Referencoj redakti

  1. Chris McGowan, Ricardo Pessanha: The Brazilian Sound: Samba, Bossa Nova, and the Popular Music of Brazil, 1998, ISBN 1566395453, p. 80
  2. Old or young, rich or poor, communist or capitalist, everybody loved Chico, the nice green-eyed young singer ... until around 1968.“ Chris McGowan, Ricardo Pessanha: The Brazilian Sound: Samba, Bossa Nova, and the Popular Music of Brazil, 1998, ISBN 1566395453, p. 80
  3. Os 100 maiores discos da Música Brasileira - Rolling Stone, oktobron de 2007, eldono 13, p. 111, Konektite Arkivigite je 2011-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
  4. 4,0 4,1 Alvaro Neder: Construção - Review, All-Music-Guide, Online, Zugriff am 7. April 2009
  5. Nostalgic subjects give way to an almost hallucinatory treatment of the disappointments and tragedies of everyday life. Buarque vividly evokes the dehumanization caused by work, marriage, routine, the system.“ Chris McGowan, Ricardo Pessanha: The Brazilian Sound: Samba, Bossa Nova, and the Popular Music of Brazil, 1998, ISBN 1566395453, p. 80
  6. Dieter Wiene: Der traurigste Samba der Musikgeschichte, En: Zeit Online, 11-an de aŭgusto 2006, Konektite
  7. „Discurso direto - na medida do possível -, melodias magníficas. Peso e responsabilidade num dos discos mais importantes da música popular do Brasil.“ el: Os 100 maiores discos da Música Brasileira - Rolling Stone, oktobron de 2007, eldono 13, p. 111, Konektite Arkivigite je 2011-02-03 per la retarkivo Wayback Machine