Construcciones y Auxiliar de Ferrocarriles
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: caf |
Construcciones y Auxiliar de Ferrocarriles, pli konata per la akronimo de ĝia nomo CAF, estas hispana entrepreno kun socia sidejo en Beasain (Gipusko) kiu jam de jardekoj konstruas trajnojn kaj fervojan materialon por la plej gravaj retoj de tramo, metroo, metroo sur pneŭoj, suburbaj trajnoj, longdistancaj trajnoj kaj grandrapidaj trajnoj en la mondo. CAF kreas trajnojn kun progresinta teĥnologio.
Construcciones y Auxiliar de Ferrocarriles | ||
---|---|---|
![]() | ||
negoco | ||
Dum | 1917 – | |
Fondodato | 1917 | |
Sidejo | Beasain | |
Lando | Hispanio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | sociedad anónima | |
CAF fabrikis grandan parton de la veturanta materialo de la Metroo de Madrido, Barcelono, Bilbao, Valencio, Sevilo, Malago, Palma de Mallorca, Vaŝingtono, Romo, Bruselo, Honkongo, Meksikurbo, Santiago, Medellín, Alĝero, San-Paŭlo, Amsterdamo; ankaŭ de la tramretoj de Monterejo, Malago, Korunjo, Valencio, Amsterdamo, Sevilo, Bilbao, Vitorio, Sakramento, Pittsburgh, Lisbono, Antalya, Beogrado kaj Zaragozo, tiel kiel granda parto de la veturanta materialo de RENFE, FEVE, EuskoTren, SFM kaj FGC. Aliaj landoj de la mondo, kiel ekzemple Finnlando, Unuiĝinta Reĝlando, Irlando, Turkio, Ĉilio, Meksiko, Argentino, Alĝerio, Hungario, Portugalio, Sauda Arabio, Venezuelo kaj Nov-Zelando ekipiĝas ankaŭ per veturiloj fabrikitaj de CAF.
CAF entute realigis 149 projektojn, rangante kiel sesa fabrikanto en la mondo[1] malantaŭ Stadler, Siemens, Alstom, Bombardier kaj CRRC Corporation respektive, superante Kawasaki. Nuntempe la filio de CAF de Hortolândia rangas kiel la plej granda fabrikanto de trajnoj de Brazilo.[2]
Nuntempe ĝi estas vicigita numero 147 el la 200 plej grandaj hispanaj firmaoj.[3]
BildgalerioRedakti
Urbos 3 Besançon
'Urbos 100-3' de Metro Express en Maŭricio
ReferencojRedakti
- ↑ Grupo CAF, el quinto mayor fabricante mundial de trenes..
- ↑ Grupo CAF, el mayor fabricante de trenes en Brasil..
- ↑ Grupo CAF, la Nº147 mayor empresa de España.. Arkivita el la originalo je 2016-11-01. Alirita 2016-11-01.