Conters en Prättigau
Conters en Prättigau respektive Conters en Pretigovio (germane Conters im Prättigau, romanĉe Cunter en il Partenz) estas komunumo en la kantono Grizono de Svislando. Ĝi apartenas al la distrikto Prättigau/Davos, ekde 2017 nomata regiono Prättigau/Davos; ĝis ties malfondiĝo fine de 2015 ĝi ankaŭ membris en la loka komunumaro Küblis. Ĝi havis 234 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009; laŭ la stato fine de 2023 en la komunumo vivis 228 loĝantoj sur areo de 18,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km².
Conters en Prättigau | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Komunumaro | Küblis (ĝis fino de 2015) |
Koordinatoj | 46° 52′ 24″ N 9° 47′ 24″ O / 46.87333 °N, 9.79000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 24″ N 9° 47′ 24″ O / 46.87333 °N, 9.79000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 228 (fine de 2023) |
Areo | 18,40 km² |
Alteco | 1110 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7241 |
Komunumkodo | 3881 |
![]() | |
Geografio
redaktiConters situas ĉe la suda flanko de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart, kiu formas la nordan limon de la komunumo. Al la komunumo krom la ĉefvilaĝo sur la norda deklivo de la monto Christenstein, kiu lasta kun alteco de 2473 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo, apartenas ankaŭ la vilaĝeto Brunnen je la duono de la vojo al Küblis kaj la someraj vilaĝetoj Conterser Schwendi kaj Conterser Duranna.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Conters en Prättigau limas en nordoriento al Saas en Prättigau, en oriento al Klosters-Serneus, en sudo al Langwies, en okcidento al Fideris, kaj en nordokcidento al Küblis.
Trafiko
redaktiConters situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo alvetureblas per kurba flanka vojo ek de Küblis. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Küblis. Nur malmultajn metrojn apud la setlejo Conterser Schwendi troviĝas la vala haltejo de la seĝotelfero al Schifer–Weissfluhjoch, kiu apartenas al la skiregiono de Parsenn.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Conters datiĝas el la jaro 1290 kiel Cunters. De la 13-a jarcento ĝis 1338 Conters apartenis al la Senjorujo de la Baronoj de Vaz, poste ĝi estis ĝis 1436 havaĵoj de la Grafoj de Togenburgo. Sekvis la Grafoj de Montfort kaj poste la Grafoj de von Matsch. De 1477 ĝis 1649 Conters apartenis al Aŭstrio. En la jaro 1436 Conters aliĝis kiel najbarecano de la tribunalkomunumo Klosters Ausserschnitz al la Dektribunala Federacio. En la jaro 1851 Conters fariĝis komunumo de la komunumaro Küblis. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Conters en Prättigau
- Conters en Prättigau en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Conters en Prättigau – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)