Cooks' Cottage (konata ankaŭ kiel Captain Cook's Cottage kaj en Esperanto la Kabano de Cook aŭ la Kuka kabano) situantas en la Ĝardenoj Fitzroy, Melburno, Aŭstralio. La kabano estis konstruita en 1755 en la angla vilaĝo Great Ayton, North Yorkshire, de la gepatroj de la estonta kapitano James Cook, nome James kaj Grace Cook.[1] Estas polemiko inter historiistoj ĉu vere James Cook, nome la fama navigisto, iam loĝis en tiu hejmo, sed preskaŭ certe li vizitis tie siajn gepatrojn kiam ili loĝis en tiu hejmo.[1]

Cooks' Cottage

La kabano estis translokigita el Anglio kaj rekonstruita, briko post briko, en 1934.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 37° 48′ 52.16″ S 144° 58′ 46.02″ O / 37.8144889 °S, 144.9794500 °O / -37.8144889; 144.9794500 (mapo)