Copenhagen (filmo de 2014)

filmo el la jaro 2014
(Alidirektita el Copenhagen (filmo, 2014))

Copenhagen (Kopenhago) estas sendependa Uson-kanada aventura filmo. Ĝi havis sian mondan premieron kiel la komenca rakonta filmo ĉe la 20-a datrevena eldono de Slamdance Film Festival en 2014.[1] La filmo gajnis la Grandan Ĵurian Premion ĉe la Florida Filma Festivalo[2].

Copenhagen
filmo
Originala titolo Copenhagen
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 17 jan. 2014
Ĝenro rakonto pri plenkreskiĝo
Reĝisoro(j) Mark Raso
Scenaro Mark Raso
Loko de rakonto Kopenhago
Rolantoj Gethin Anthony • Frederikke Dahl Hansen • Sebastian Armesto • Olivia Grant • Baard Owe • Mille Dinesen • Tamzin Merchant • Sebastian Bull Sarning
IMDb
vdr

Resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Post semajnoj de veturado tra Eŭropo la nematura William troviĝas ĉe vojkruciĝo en Kopenhago. Kopenhago por li ne estas nur alia eŭropa urbo, ĝi estas ankaŭ naskiĝurbo de lia patro. Kiam 14-jaraĝa Effy, laboranta en la hotelo kie William loĝas kadre de sia staĝo por lernejo, amikiĝas kun la 28-jaraĝa William, komenciĝas ilia aventuro: malkovri pasintecon de familio de William. La mikso de junuleca vigleco kaj saĝeco de Effy defias na William alie ol ajna alia ino, kiun li iam konis. Kiel la allogo estiĝas kaj William vere konektiĝas kun iu unuafoje en sia vivo, li devas trakti la surprizan sciigon ke la amo de lia vivo kaj la nura persono kiu komprenas lin estas, bedaŭrinde, duone pli juna ol li.

Same kiel William devas akcepti sian pasintecon, la matura parto de Effy devas lerni esti denove infano, kaj William, viro kies kresko estis nefiniĝinta pro la forlaso de lia patro dum lia infanaĝo, devas lerni finkreski.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Slamdance Film Festival 2014 (angle). Festival Genius. Arkivita el la originalo je 2016-07-31. Alirita 2015-11-04.
  2. 2014 Florida Film Festival Announces Awards (angle). Florida Film Festival. Arkivita el la originalo je 2015-10-20. Alirita 2015-11-04.

Eksteraj ligiloj redakti