Vaza-papagoj

(Alidirektita el Coracopsinae)

Vaza-papagoj (Coracopsis) estas genro de veraj papagoj el familio Psittrichasiidae. La genro formas sian propran monotipan subfamilion Coracopseinae. Ĝi enhavas tri speciojn endemiajn sur Madagaskaro kaj aliaj insuloj de Hinda oceano. Iam taksonomiistoj konsideris formortintan monotipan genron Mascarinus tre parenca al vaza-papagoj kaj eĉ proponis unuigi ĝin kun Coracopsis, sed pli novaj molekulaj esploroj montris ke Mascarinus estis pli parenca al familio Psitakuledoj (Psittaculidae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vaza-papagoj
Ino de malgranda vaza-papago (Coracopsis nigra) en Tropical Birdland, Leicestershire, Anglio
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittrichasiidae
Subfamilio: Coracopseinae
Genro: Coracopsis
Wagler, 1832
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Nun oni agnoskas tri speciojn de vaza-papagoj kun kelkaj subspecioj:[1]

Coracopsis, Wagler 1832

En 2011 aperis genetika esploro kiu metis formortintan Maskarenan papagon (†Mascarinus mascarinus, L. 1771) el Reunio inter vaza-papagoj kaj proklamis ke eblas eĉ konsideri ĝin subspecio de malgranda vaza-papago.[3] Alia grupo de esploristoj montris, ke tiu ĉi esploro estas dubebla, ĉar la ekzemplo kun kiu laboris la esploristoj povis esti damaĝita.[4] Enmeto de Maskarena papago inter vaza-papagoj nun estas polemika, ĉar ĝi estas sufiĉe anatomie simila al aliaj formortintaj papagoj de la regiono, kiuj apartenis al familio Psitakuledoj (Psittaculidae).[5]

Priskribo redakti

Vaza-papagoj estas noteblaj inter papagoj pro ilia unika aspekto kun mallongaj korpoj, longaj koloj, grizaj aŭ nigraj plumaroj kaj rozkoloraj bekoj.

Dum la reprodukta sezono haŭtoj de ambaŭ inaj kaj iĉaj vaza-papagoj iĝas flaveca kaj ili perdas na iom da plumoj. Ĉe inoj tiu ĉi plumoperdo estas pli ekstrema kaj povas eĉ konduki al kompleta kalveco. Krome, plumoj de la inoj, kiuj normale estas nigraj aŭ grizaj, dum bredsezono iĝas brunaj pro redistribuo de melanino en la korpo, kaj restas tiaj ĝis la sekva mudo.

Unikaj ecoj redakti

Krom sia nekutima aspekto, la vaza-papagoj ankaŭ havas kelkajn morfologiajn kaj fiziologiajn ecojn kiuj apartigas ilin de aliaj papagoj. La idoj eloviĝas post 18–20 tagoj de kovado, kio estas tre nekutima por papagoj. Plimulto de papagaj specioj kovas dum 30 tagoj aŭ pli.

Kloakoj de iĉaj vaza-papagoj povas invertiĝi kaj iĝi duonpeniso, kiu erektiĝas dum kopulado. Neniu papaga specio ekster la genro de vaza-papagoj havas tian econ. Pro ekzisto de tia ĉi faluso la kopuliĝo de vaza-papagoj daŭras pli longe ol tiu de aliaj papagoj.[6]

Junaj idoj havas areojn de haŭto en sur iliaj bekoj kiuj se stimulitaj okazigas fortan manĝeman respondon. Jam post kelkaj semajnoj ili malaperas, sed la reflekso plupersistas longe, ĝis plenkreskeco. Birdobredistoj iam uzas injektilojn por nutri junajn vaza-papagidojn ĉar la intensa reflekso malhelpas ilin ricevi manĝaĵon el kuleroj.

Vaza-papagoj estas vundeblaj pro papaga beka kaj pluma malsano. Infektitaj birdoj ofte iĝas blankaj kaj en la 1970-aj jaroj, dum la unua ondo de importo de vaza-papagoj en Eŭropon kaj Amerikon, ili estis false reklamitaj kiel albinoj.

Referencoj redakti

  1. Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.020). www.zoonomen.net (2009-03-01).
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-02-27.
  3. (2011) “The evolution of the Indian Ocean parrots (Psittaciformes): Extinction, adaptive radiation and eustacy”, Molecular Phylogenetics and Evolution 62 (1), p. 296–305. doi:10.1016/j.ympev.2011.09.025. 
  4. (2012) “A revised nomenclature and classification for family-group taxa of parrots (Psittaciformes)”, Zootaxa, p. 26–40. 
  5. Hume, J. P.. (2012) Extinct Birds. London: A & C Black, p. 177–178. ISBN 1-4081-5725-X.
  6. (2007-01-22) “Unusual sex roles in a highly promiscuous parrot: the Greater Vasa Parrot Caracopsis vasa”, Ibis 149 (2), p. 313–320. doi:10.1111/j.1474-919X.2006.00632.x.