Corcelles-le-Jorat

komunumo de Svislando

Corcelles-le-Jorat estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 423 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Corcelles-le-Jorat
Blazono de Corcelles-le-Jorat
Blazono de Corcelles-le-Jorat
Blazono de Corcelles-le-Jorat
Corcelles-le-Jorat
Corcelles-le-Jorat
Corcelles-le-Jorat
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 546581 / 161919 (mapo)46.6063888888896.7413888888889Koordinatoj: 46° 36′ N, 6° 44′ O; CH1903: 546581 / 161919 (mapo)
Nombro de loĝantoj 423
Areo 7,93 km²
Alteco 786 m super marnivelo
Poŝtkodo 1082
Komunumkodo 5785
Mapo de Corcelles-le-Jorat
Mapo de Corcelles-le-Jorat
Mapo de Corcelles-le-Jorat
vdr

Geografio redakti

La komunumo Corcelles-le-Jorat situas en la Vaŭda Mezlando sur la montetoj Le Jorat meze inter Moudon kaj Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Corcelles-le-Jorat (sur alteco de 770 m s.m.), Les Chênes (sur alteco de 885 m s.m. nordokcidente de Corcelles), Chez-les-Porchet (sur alteco de 848 m s.m. inter Les Chênes kaj Corcelles), En Gillette (sur alteco de 867 m s.m. tute en nordo de la komunumo), Le Torel (sur alteco de 785 m s.m. sude de Corcelles), kaj Champ la Pierre (sur alteco de 792 m s.m. oriente de Le Torel), La Molleyre (sur alteco de 833 m s.m. sude de Le Torel), kaj Riau Graubon (sur alteco de 872 m s.m. en sudokcidento de la komunumo), kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,93 km², de kiuj 42,0% estas kovritaj de arbaro, 52,3% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Corcelles-le-Jorat limas en nordo al Hermenches, en oriento al Ropraz, en sudo al Montpreveyres en sudokcidento al Froideville, kaj en okcidento al Jorat-Menthue.

Trafiko redakti

Corcelles-le-Jorat situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La sudan punkton de la komunumo tuŝas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. Konekta vojo kondukas de Hermenches tra Corcelles-le-Jorat al la kantona ĉefvojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 15 kilometrojn sude de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la buslinio n-ro 62 de Moudon al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1140 kiel Corceleys. En la 12-a jarcento al episkopo de Laŭzano donis la vilaĝon Corcelles kiel feŭdo al la Senjoroj Philippe kaj Vaucher, kiuj ek de tiam sin nomis Senjoroj de Corcelles. La senjorujo estis plurfoje dividita kaj reunuigita kaj la mastroj plurfoje ŝanĝiĝis. Sub la berna regado ek de 1536 Corcelles-le-Jorat estis majorejo kaj ek de 1754 subvoktejo de la Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 1803 estis integrita al Kantono Vaŭdo, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 atribuita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti