Corentin Cariou
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Corentin Cariou (pariza metrostacio). |
Corentin CARIOU, plennome Corentin Marie Cariou, (naskiĝis la 13-an de decembro 1898 en Loctudy (Finistère), mortis la 7-an de marto 1942 en Carlepont (Oise)), estis franca politikisto, komunista municipa konsiliano de la 19-a arondismento de Parizo. Li estis pafmortigita kiel ostaĝo fare de la germanoj dum la Okupacio de Francio. Avenuo kaj metrostacio (sur linio 7) portas lian nomon en tiu ĉi arondimento.
Corentin Cariou | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Corentin Cariou | |||||
Naskiĝo | 13-an de decembro 1898 en Loctudy | ||||
Morto | 7-an de marto 1942 (43-jaraĝa) en Carlepont | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | Franca Komunista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • laboristo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Oni ne konfuzu lin kun lia samnomulo Corentin Marie Cariou (1922-1944), naskita kiel li en Loctudy, rezistanto kiu mortis en deportado en koncentrejo Mittelbau-Dora.