Korinedoj

(Alidirektita el Corinnidae)

KorinedojCorinnidae estas familio de araneomorfaj araneuloj, foje nomataj korinedaj sakaraneoj. La familio, kiel ĉe aliaj familioj "klubionoidaj", havas tre konfuzan taksonomian historion. Iam tiu familio estis parto de granda ĉionenhava taksono por disa kolekto de Clubionidae. Sed nun ĝi estas prorpa taksono. La originaj membroj de la familio estas ŝajne similaj nur en tio ke ili havas ok okulojn aranĝitajn en du strioj, konusformajn antaŭajn teksilojn kiuj estas vagantaj predantoj kiuj konstruas silkajn retirejojn, aŭ sakojn, kutime sur plantofinaĵoj, inter folioj, sub arboŝelo aŭ sub rokoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Korinedoj
Specio de la genro Nyssus fotita en Berowra, Novsudkimrio, Aŭstralio.
Specio de la genro Nyssus fotita en Berowra, Novsudkimrio, Aŭstralio.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Araneuloj Araneae
Korinedoj Corinnidae
Karsch, 1880
Diverseco
67 genroj, 729 specioj
Genroj

(latine)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Du iamaj subfamilioj de Korinedoj estas nune traktataj kiel separataj familioj, nome Frurolitedoj kaj Traĥeledoj. Kiel nune estas agnoskita, Korinedoj enhavas 67 genrojn kaj ĉirkaŭ 720 speciojn tutmonde.[1] Inter oftaj genroj estas Castianeira (preskaŭ tutmonde) kaj Corinna (disvastigita).

Membroj de la genro Castianeira ŝajne estas imitkamuflaj de formikoj. Alia korinedaj formikecaj genroj estas Mazax, Myrmecium kaj Myrmecotypus, el kiuj la du lastaj havas la greklingvan radikon por formiko. Corinna estas la tipa nomiga genro por la familio kaj konsistas el malgrandaj kurantaj araneoj.

Referencoj redakti

  1. "Currently valid spider genera and species", World Spider Catalog, Natural History Museum Bern, [1] Alirita la 3an de Aprilo 2017.

Bibliografio redakti

  • Kaston, B.J. (1953). How to Know the Spiders, Dubuque, Iowa.
  • Jackman, John A. (1997). A Field Guide to Spiders & Scorpions of Texas. Gulf Publishing Company. Houston, Texas. p. 127.