La Sonnaz

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Cormagens)

La Sonnaz estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1012 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

La Sonnaz
Blazono de La Sonnaz
Blazono de La Sonnaz
Blazono de La Sonnaz
La Sonnaz
La Sonnaz
Lossy, komunumo La Sonnaz
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 50′ 2″ N 7° 6′ 31″ O / 46.83389 °N, 7.10861 °O / 46.83389; 7.10861 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 2″ N 7° 6′ 31″ O / 46.83389 °N, 7.10861 °O / 46.83389; 7.10861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1012
Areo 575 km²
Alteco 6,90 m super marnivelo
Poŝtkodo 1782
Komunumkodo 2235
Mapo de La Sonnaz
Mapo de La Sonnaz
Mapo de La Sonnaz
vdr

Geografio redakti

La Sonnaz situas en la Friburga Mezlando ĉe la okcidente bordo de la Lago de Schiffenen, proksimume 5 kilometrojn nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la ĉefvilaĝo La Sonnaz kaj la vilaĝoj Cormagens, Formangueires, La Corbaz, Lossy kaj Ratsanou, krome al la komunumo apartenas diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,90 km², de kiuj 22,2% estas kovritaj de arbaro, 66,4% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo La Sonnaz limas en nordo al Misery-Courtion, en nordoriento al Barberêche, en oriento al Düdingen, en sudoriento al Granges-Paccot, en sudo al Givisiez, kaj en okcidento al Belfaŭ.

Trafiko redakti

Tra Cormagens pasas laŭlonge de la Lago de Schiffenen la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Friburgo al Morato. La ceteraj vilaĝoj de la komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12, estad Friburgo-Nordo en distanco de 2 kilometroj sude de la komunumo. Kvankam la trajnlinio de Friburgo al Morato pasas meze tra la komunumo, ĝi ne disponas pri propra stacidomo aŭ alia konekto al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo La Sonnaz estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2004 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Cormagens, La Corbaz kaj Lossy-Formangueires.[3]

La unua dokumenta mencio de Cormagens datiĝas el la jaro 1148 kiel Cormargin. Dum mezepoko Cormagens apartenis al la Grafoj de Thierstein kaj estis en la jaro 1442 akiritita de la urbo Friburgo kaj atribuita al ties Hospitala Flago. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la akcepto de la nova kantona konstitucio en 1848 ĝi formis parton de la distrikto Friburgo, tiam ĝi estis integrita al la nova distrikto Sarino.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti