Cornelia Friis

nederlanda-dana esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Cornelia FRIIS (naskiĝis en 1904 en Nederlando kiel Cornelia Margareta Lignian, mortis la 30-an de januaro 1987 en Danio) estis nederlanda-dana esperantistino. En 1930 ŝi edziniĝis al la dana esperantisto Lorenz Friis en granda festo de Amsterdamo. La esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin.[1] La paro pasigis sian komunan vivon en Danio.

Cornelia Friis
Persona informo
Naskonomo Cornelia Margareta Lignian
Naskiĝo 30-an de novembro 1903 (1903-11-30)
Morto 30-an de januaro 1987 (1987-01-30) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlandaanglagermanadana
Ŝtataneco Reĝlando Danio (1930–)
Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Lorenz Friis Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kun sia edzo ŝi dum pli ol 40 jaroj organizis la internaciajn Esperanto-kursojn en Helsingør,[2] kaj ili en Aabyhøj kune kreis la Danan Esperanto-Eldonejon, «Dansk Esperanto-Forlag». Ekde la ekesto en 1938 ŝi administris la eldonejon,[3] nun ampleksantan centon da titoloj, kaj daŭre havis tiun funkcion dum 41 jaroj, ĝis la paro en 1979 fermis la entreprenon.

Fontoj

redakti