Cornelis Johannes van Houten

Cornelis Johannes VAN HOUTEN (naskiĝis en 1920 en Hago, mortis la 24-a de aŭgusto 2002) estis nederlanda astronomo. Li estis foje nomita Kees van Houten.

Cornelis Johannes van Houten
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1920 (1920-02-18)
en Hago
Morto 24-an de aŭgusto 2002 (2002-08-24) (82-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj dana
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Lejdeno
Familio
Edz(in)o Ingrid van Houten-Groeneveld
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Li faris sian tutan karieron en la Universitato de Leiden krom mallonga tempo (1954-1956) kiel helpanto esploristo en la observatorio Yerkes (Usono).

Li ricevis sian diplomon de duagrada lerno en 1940, sed la Dua Mondmilito interrompis lian studon kaj li ricevis sian doktorecon nur en 1952.

Li edzinigis sian koleginon, la astronomino, Ingrid Groeneveld, kiu iĝis Ingrid van Houten-Groeneveld. Ili havis unu filon, Karel.

En triopa teamo kun Tom Gehrels, la geedzoj van Houten malkovris 4605 asteroidojn.[1] Gehrels, en Usono ekzamenis la ĉielon per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (1,22 m) de la observatorio de la Monto Palomar kaj sendis fotografiajn plakojn al la observatorio de Leiden, kie la geedzoj van Houten analizis ilin por trovi novajn asteroidojn. La granda nombro da malkovroj permesis statistikajn studojn, kiuj elmontris, ke la asteroidoj povas esti klasitaj laŭ pluraj "familioj".

Cornelis van Houten studis ankaŭ la radialan rapidon de striktaj duopaj steloj (t.e., kies komponatoj estas proksimaj unu de la alia). Li restis aktiva ĝis sia morto, publikigantes artikolojn pri la asteroidoj kaj la eklipsaj duopaj steloj.

La asteroido 1673 van Houten estis tiel nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti