Nederlanda esperantisto - Muziko

Cornelis Pot
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1885 (1885-04-08)
Morto 21-an de aprilo 1977 (1977-04-21) (92-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Cornelis POT (naskiĝis 1885 - mortis la 21-an de aprilo 1977 en Slikkerveer, Nederlando) estis inventinto de facila muzikskribo por piano kaj orgeno, kiun li titolis per Esperanta nomo Klavarskribo (1931).

Legate en vertikala direkto, ĝi donas tujan superrigardon pri la tuŝotaj klavoj. Eldonejo, kiu aperigis kurson (en Esperanto kaj la nederlanda) trovas ankaŭ nun grandan debiton por la muzikaĵoj transskribitaj per „klavarskribo“.

Pot estis dum pluraj jaroj membro-subtenanto (kaj plurfoja donacinto) de UEA, kies dumviva membro li fariĝis en 1958.