Corneliu Zelea Codreanu
Corneliu Zelea Codreanu [korneliŭ zelja kodrjanu] estis rumana politikisto, naskiĝis kiel Corneliu Codreanu (laŭ lia naskiĝatesto)[1] la 13-an de septembro[jul.]/ 25-an de septembro 1899[greg.] en Iași[2], mortis la 30-an de novembro 1938 en Tâncăbeşti. Li estis pli precize ekstremdekstrulo kaj kreinto kaj ĉefo de la Fergvardio. Tiu antisemita kaj kontraŭkomunisma movado funkciis laŭ lia gvidado per terorismo, atencoj kaj murdo ĉefe en la periodo inter la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito. Kiel forta admiranto de Adolf Hitler, li estis kromnomita "La Kapitano".
Corneliu Zelea Codreanu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Corneliu Zelea Codreanu | |||||
Naskonomo | Corneliu Codreanu | ||||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1899 en Iași | ||||
Morto | 30-an de novembro 1938 (39-jaraĝa) en Tâncăbești | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Tombo | Rumanio vd | ||||
Religio | Rumana Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Lingvoj | rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio vd | ||||
Alma mater | universitato Aleksandro Johano vd | ||||
Partio | Legiana movado vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Laborkampo | Politiko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum sia vivo en Rumanio, Codreanu estis admirata de multaj, precipe junuloj, kaj ankaŭ estis nerekte komparita kun Jesuo. Eĉ en modernaj tempoj, ekzistas adorantoj en Rumanio de Codreanu kaj lia movado, la Fergvardio.
Referenco
redakti- ↑ PREMIERĂ: Arhivele Naționale publică Actul de Naștere al Căpitanului Mișcării Legionare, Corneliu Zelea Codreanu, extras din Registrul Stării Civile Iași din Septembrie 1899. DOCUMENT.
- ↑ Oliver Jens Schmitt: Căpitan Codreanu. Aufstieg und Fall des rumänischen Faschistenführers. Paul Zsolnay Verlag. Wien 2016. ISBN 978-3-552-05803-3. p. 36.