Barjas [BARĥas] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan.

Barjas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24521
Demografio
Loĝantaro 160  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 6° 59′ U (mapo)42.611111111111-6.9786111111111Koordinatoj: 42° 37′ N, 6° 59′ U (mapo) [+]
Alto 844 m [+]
Areo 57,63 km² (5 763 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barjas (Provinco Leono)
Barjas (Provinco Leono)
DEC
Barjas
Barjas
Situo de Barjas
Barjas (Hispanio)
Barjas (Hispanio)
DEC
Barjas
Barjas
Situo de Barjas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barjas [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Fonto.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Albaredos, Barjas, Barrosas, Busmayor, Campo de Liebre, Corporales, Corrales, Cruces, Guimil, Hermide, Moldes, Mosteiros, Peñacaira, Quintela, Serviz kaj Vegas do Seo, okupas totalan areon de 62,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 167 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 250 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 158 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Piedrafita del Cebrero (Lugo), Vega de Valcarce, Trabadelo, Folgoso de Caurel (Lugo), Oencia kaj Corullón.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano kaj poste al aliaj nobeloj. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, muelejoj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti