Corpus iuris civilis

Corpus iuris civilis estas resumo de la plej gravaj leĝolibroj de la romiaj leĝoj. Laŭ komisio de Justiniano la 1-a ili faritis. Sed la nomo estas nur de 1583.

Corpus Iuris Civilis
jura kodoQ116889157
Aŭtoroj
Aŭtoro Justiniano la 1-a, Triboniano
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
Eldono de la Pandectae

Priskribo redakti

Temas pri la plej grava enkodeksigo de romia leĝaro; ĝi iĝis modelo por multaj landoj enhavante ĉefe privatajn leĝojn. Jen la diversaj partoj de ĝi:

  • Institutiones (lernolibro kvarparta kun leĝa aŭtoritato)
  • DigestaPandectae (kolektitaj tekstoj gravaj de juristoj, en 50 libroj)
  • Codex Iustinianus
  • Novellae (postaj aldonitaĵoj)

Ĉefkompilinto estis Triboniano, ministro pri justico. Li ne nur elektis la kunlaborantojn sed ankaŭ ege influis la enhavon de la verko. La ĉefa parto (=Digesta/Pandectae) refaritis fare de komisiono konsistanta el 17 membroj ene de nur tri jaroj, de 530-533. Ilia ĉefa tasko estis editori resumitaĵojn de klasikaj juristoj. Sendube ankaŭ nuntempe ili estas la ĉefa fonto pri romia juro por ni.

Prilaboro de la tuto iĝis ekde la 12-a kaj la 13-a jarcentoj fare de italoj, kiuj ankaŭ adoptis multon al modernaj tempoj; finfine en la 14-a jarcento faritis granda revizio (i.a. far Bartolo kaj Baldo) por taŭgigi ĉion denove. Nur tia versio iĝis modeldona por ŝtatoj norde de la Alpoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo (germane) redakti

  • Mario Bretone: Geschichte des Römischen Rechts. Von den Anfängen bis Justinian. Beck, München 1992, ISBN 3-406-36589-2.
  • Heumann/Seckel: Handlexikon zu den Quellen des römischen Rechts, 10. Auflage, Graz 1958 surrete
  • Paul Koschaker: Europa und das römische Recht. 4., unveränderte Auflage. Beck, München u. a. 1966.

Eksteraj ligiloj redakti