Corrales de Duero [koRAles deDŬEro] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. Corrales de Duero estas komprenebla etimologie kiel Bestokortoj de Doŭro.

Corrales de Duero
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47317
Demografio
Loĝantaro 103  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 4° 3′ U (mapo)41.672222222222-4.0477777777778Koordinatoj: 41° 40′ N, 4° 3′ U (mapo) [+]
Alto 806 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Corrales de Duero (Provinco Valadolido)
Corrales de Duero (Provinco Valadolido)
DEC
Corrales de Duero
Corrales de Duero
Situo de Corrales de Duero
Corrales de Duero (Hispanio)
Corrales de Duero (Hispanio)
DEC
Corrales de Duero
Corrales de Duero
Situo de Corrales de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corrales de Duero [+]
vdr
Corrales de Duero en la provinco Valadolido.
La Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
Ermitejo de Sankta Antonio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 98 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 370 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 67 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj 12 km de Peñafiel kaj 15 de Roa, la komarkaj servocentroj. La plej proksimaj loĝlokoj estas San Llorente (2,5 km) kaj Valdearcos de la Vega (3,5 km). Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojoj Valdesanllorente kaj San Pedro. Je 13 km estas la akvorezervejo de Encinas de Esgueva, uzata por fiŝkaptado.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado tra naturaj lokoj).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romanik-mudeĥara preĝejo de Sankta Maria, la ermitejo de Sankta Antonio.

 
Panoramo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti