Corvey

eksa benediktana abatejo en Germanio
Monda heredaĵo de UNESKO

Corvey [KORvaj] estas eksa benediktana abatejo, kiu en la mezepoko estis memstara teritorio de la Sankta Romia Imperio, borde de la rivero Weser kaj oriente de la historia urbo Höxter. Nuntempe ĝi apartenas al la teritorio de la urbo Höxter kaj al la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, tre proksime al la najbara lando Malsupra Saksio. En la Franka imperio de Karolo la Granda Corvey estis unu el la plej signifaj monaĥejoj, havis elstaran renomon, unu el la plej valoraj bibliotekoj de la lando, kaj multaj episkopoj de la regno devenis el la abatejo.

Corvey
abatejomonaĥejo • religia komunumo • reĝa palaco
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Estiĝo 9-a jarcento
Lando Germanio vd
Situo Höxter
Sidejo Höxter vd
Adreso Corvey, 37671 Höxter
Areo 12
Situo
Geografia situo 51° 46′ 40″ N, 9° 24′ 36″ O (mapo)51.7777789.41Koordinatoj: 51° 46′ 40″ N, 9° 24′ 36″ O (mapo) [+]
Corvey (Nordrejn-Vestfalio)
Corvey (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Corvey
Corvey
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Situo de Corvey
Map
Corvey
Retejo http://www.schloss-corvey.de/
Monda heredaĵo

la fasado de la okcidenta alo
Lando  Germanio
Tipo Kultura heredaĵo
Kriterioj
Fonto 1447
Geografia situo 51° 46′ 41″ N, 9° 24′ 36″ O (mapo)51.7780555555569.41
Registra historio
Registrado 2014  (38-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
vdr

En la 9-a kaj 10-a jarcentoj la abatejo iĝis unu el la plej gravaj kulturaj kaj ekonomiaj centroj en la teritorio de la saksoj. Tiam monaĥis surloke la historiografo Vidukindus Corbeius. Post kriza fazo en 11-a jarcento ĝi iĝis reforma monaĥejo. Poste ĝi kiel "imperiestra kaj altprinca fondaĵo Corvey" akiris pli grandan teritorion, sed fine de la mezepoko perdis signifon. En la frua moderna epoko ĝi apartenis al la regna distrikto Malalta Rejno-Vestfalio de la Sankta Romia Imperio, kaj la abato havis voĉdonrajton en la imperia princa konsilio (Reichsfürstenrat).

la abateja teritorio en 1620

La sekvoj de la detruega Tridekjara Milito esence minacis la pluekziston de la abatejo, sed ekde la fino de la 17-a jarcento tamen la rekonstruo de la monaĥejo kaj ties preĝejo en la stilo de baroko tamen signis reprosperiĝon. Tamen ne eblis plen reatingi la renomon de la 16-a jarcento. En 1792 tial la monaĥeja ŝtato pro propra volo iĝis princepiskoplando, kaj en 1803, jam antaŭ la napoleonaj restrukturigoj de 1807 en la Reĝlando Vestfalio, perdis sian teritorian sendependecon. En 1820 Corvey iĝis posedaĵo de la landgrafo Victor Amadeus de Hesio-Rotenburg, kiu heredigis siajn posedaĵojn ekster Hesio, nome Corvey kaj la duklandon Ratibor en Silezio, al sia nevo Victor, princo de la regneto Hohenlohe en norda Virtembergo kaj de la regiono Schillingsfürst lime inter Virtembergo kaj Bavario. La abatejo iĝis nobela kastelo.

En la monaĥejo aparte gravas la karolida okcidenta alo kun siaj freskoj el la 9-a jarcento. La eksa abataja kirko estas monumento de baroka konstruarto. En la apudpreĝeja tombejo aparte rimarkindas la tombo de la germana poeto Hoffmann von Fallersleben, tekstinto de la nacia himno de Germanio. Ene de la kastelo viziteblas la imperiestra salono, la dukaj salonoj kaj la princa biblioteko de proksimume 74 000 volumoj.

En junio 2014 Corvey ricevis la statuson de monda kultura heredaĵo de Unesko.

la kastela korto