Corvin–negyed (metrostacio)
La Corvin–negyed [korvin-nedjed] (=loĝkvartalo Corvin) estas metrostacio kun granda trafiko en Budapeŝto. La nomo venis de la samnoma loĝkvartalo. Ĝis 2011 la metrostacio havis la nomon Ferenc körút (=bulvardo Ferenc).
Corvin–negyed | |||||||
![]() Perono de Corvin–negyed | |||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | ![]() | ||||||
Urbo | Budapeŝto | ||||||
Geografia situo | 47° 29′ 9″ N, 19° 4′ 13″ O (mapo)47.48578619.070151Koordinatoj: 47° 29′ 9″ N, 19° 4′ 13″ O (mapo) | ||||||
Geografia lokigo sur la mapo : Budapeŝto Geografia lokigo sur la mapo : Centra Budapeŝto | |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | subtera | ||||||
Kajoj | 1 insula | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 31-a de decembro 1976 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | Metroo de Budapeŝto ![]() | ||||||
Trafikanto | BKV | ||||||
| |||||||

Historio
redaktiInter 1970–1976 okazis konstruado de tiu ĉi stacio kun subirejo. Tio stacio dum la konstruado havis malfacilajn cirkonstancojn, ĉar iam tie fluis branĉo de Danubo, kiu postlasis sablojn. La kajo troviĝas 27 metrojn sub la tersurfaco. En 1976 nur itinero ekfunkciis. La kajo havas solan elirejon kun 4 rulŝtuparoj, dum granda trafiko du funkcias al malsupro, du al supro, dum malgranda trafiko sufiĉas resume 2 funkciantaj rulŝtuparoj. Post jaroj la linio estis plilongigita, sed tio ne tuŝis la stacion. Tiu metrostacio (eĉ metrolinio) ĝis 2017 neniam estis renovigita. Kelkaj asertas, ke la metrolinio jam estas vivdanĝera. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.
Kontaktoj
redaktiLa Corvin–negyed estas trafika nodo, ĉar tie kruciĝas avenuo kun la granda bulvardo. Krom la metroo haltas ĉe la vojkruciĝo tramoj. Apud la vojkruciĝo funkcias Industriarta Muzeo, kaj kinejo Corvin. Estas menciinda, ke dum la Hungara revolucio de 1956 ĉe la vojkruciĝo funkciis la plej grava revolucia centro.
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- [1]
- [2]
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2015-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
-
Trairejo inter la subirejo kaj metrostacio
-
La centra kajo, fone la rulŝtuparoj, maldekstre sovetia vagono estas iomete videbla
-
La rulŝtuparoj supren
-
La kajo
-
Unu el la peronoj kun malnova nomo Ferenc körút