Così fan tutte

opero far Mozarto

Così fan tutte, ossia La scuola degli amanti [koˈzi ˈfan ˈtutte] (originala titolo en itala; tradukeble al Tiel faras ĉiuj virinojLa lernejo de la geamantoj) estas dramma giocoso, nome gaja dramo duakta kun muziko de Wolfgang Amadeus Mozart kaj libreto en itala de Lorenzo da Ponte. Ĝia numero estas KV 588. La premiero de Così fan tutte okazis en la Burgtheater de Vieno, la 26an de Januaro 1790.

Così fan tutte
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1791
Ĝenro dramma giocoso • Itala komika operoopero
Loko de rakonto Napolo
vdr
Unuaj notoj de Così fan tutte.

Così fan tutte estas unu de la tri operoj de Mozart por kiuj Da Ponte verkis la libreton. La aliaj du kunlaboraĵoj inter Da Ponte kaj Mozart estis La geedziĝo de Figaro kaj Don Giovanni.

Kvankam normale oni diras, ke ĝi estis kreita je sugesto de la imperiestro Jozefo la 2-a de Habsburgo, ĵusaj esploroj ne apogas tiun ideon.[1]​ Estas pruvaro, ke la samtempulo de Mozart, nome Antonio Salieri klopodis muzikigi la libreton, sed li ne finis tion. En 1994, John Rice malkovris du terzetti de Salieri en la Aŭstria Nacia Biblioteko.[2]

La laŭvorta traduko de la titolo estas "Tiel faras ĉiuj (virinoj)", kaj malpli laŭvorte: "same faras ĉiuj (virinoj)" aŭ "La virinoj estas tiaj". Tiuj vortoj estas kantataj de la tri viroj kiam ili parolas pri la ŝanĝema ina amo, en la dua akto, sceno III, ĝuste antaŭ la finaĵo. Da Ponte estis uzanta la versegon "Così fan tutte le belle" antaŭe en La geedziĝo de Figaro (en la akto I, sceno 7).

Muzike, la kritikistoj elstarigis la simetrion de Così: du aktoj, tri viroj kaj tri virinoj, du paroj, du ekstremaj roluloj (nome Don Alfonso kaj Despina), praktike la sama nombro de arioj por ĉiuj soloistoj. Por aliaj kritikistoj, la simetrio estis valoro propra de la itala opero de la 18-a jarcento kaj tial malmulte elstarebla (vidu Alier). Ĉiuj koincidas por elstarigi la abundon de partoj dediĉitaj al la ensembloj: krom la finaĵoj, Mozart komponis ses duojn, kvin triojn, unu kvarteton, du kvintetojn kaj tri sekstetojn.

Notoj redakti

  1. Brown, Bruce Allen. W.A. Mozart: Così fan tutte, Cambridge: Cambridge University Press. 1995. p. 10
  2. Collins, Michael, Notes, Second Series, Vol. 53, No. 4 (Junio 1997), pp. 1142–1144. Music Library Association.

Bibliografio redakti

  • Così fan tutte, Roger Alier, Punto Clave, 1988. ISBN 84-405-0342-3
  • Alier, R., Heilbron, M. kaj Sans Rivière, F., La discoteca ideal de la ópera, Planeta, Barcelona, 1995. ISBN 84-08-01285-1
  • McLeish, K., McLeish, V. kaj Reverter, A., La discoteca ideal de música clásica, Planeta, Barcelona, 1996. ISBN 84-08-01038-7
  • Poggi, A. kaj Vallora, E., Mozart. Repertorio completo, Ediciones Cátedra, 1994. ISBN 84-376-1258-6
  • Martín Triana, J. M.ª, El libro de la ópera, Alianza Editorial, Madrid, 1987. ISBN 84-206-0284-1
  • Valentin, E., Guía de Mozart, Alianza Editorial, Madrid, 1988. ISBN 84-206-0362-7
  • La magia de la ópera (Luca Tutino, Catálogo Philips Classics), 1993