Costinești (Constanța)
Costinești [kostineŝtj] estas vilaĝo kaj subdistrikta centro en distrikto Constanța, historia regiono Dobruĝo, en la sudorienta Rumanio. Ĝi situas 30 km sude de Konstanco kaj 14 km sude de la plej proksima urbo Eforie. Al ĝi apartenas administre la komunumo Schitu.
Costinești | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 907090 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 121 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 154 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 57′ N, 28° 36′ O (mapo)43.95095428.601225Koordinatoj: 43° 57′ N, 28° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 0 m [+] | ||
Areo | 20,28 km² (2 028 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Situo Redakti
Ĝi situas ĉe la bordo de la Nigra maro; ene de la komunumo estas lago, kiun dividas de la maro terkolo.
Historio Redakti
La vilaĝo situas sur iama loko de antikva greka komunumo Parthenopolis, dum la mezepoko, ĝia nomo estis Stratoni kaj poste Mangeapunar. En la 1960-aj jaroj, ĝi aperis sur la mapoj kiel Dezrobirea (Liberiĝo). La nuna nomo Costinești venas de Emil Costinescu, kiu estis rumana ministro pri financaj aferoj, inter 1902 kaj 1916, plurfoje.
Ĝis 1960, la vilaĝo estis eta fiŝista komunumo; poste oni komencis transformi ĝin en ripozan centron. Ĝi estas tre populara somerripozejo precipe por junuloj, kaj havas unu el la plej popularaj nudistaj plaĝoj en Rumanio.
Proksime al la bordo videblas la vrako de la greka ŝipo Evangelia, surgrundiĝinta en la fino de la 1960-aj jaroj. Ĝi estas la grava vidindaĵo de la vilaĝo.
Galerio Redakti
-
La ŝipvrako
-
La franca golfo
-
Strando