Crassier

komunumo de Svislando

Crassier estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1051 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Crassier
Blazono de Crassier
Blazono de Crassier
Blazono de Crassier
Crassier
Crassier
Crassier
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 22′ 27″ N 6° 9′ 49″ O / 46.37417 °N, 6.16361 °O / 46.37417; 6.16361 (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 27″ N 6° 9′ 49″ O / 46.37417 °N, 6.16361 °O / 46.37417; 6.16361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1051
Areo 2,03 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 1263
Komunumkodo 5714
Mapo de Crassier
Mapo de Crassier
Situa mapo de Crassier
vdr

Geografio redakti

La komunumo Crassier situas sur la norda flanko de la rivereto Boiron de Nyon sur la ebenaĵo inter la Lago Lemano kaj la Ĵurasa Montaro apud la landlimo al Francio, proksimume 6 kilometrojn okcidentnordokcidente de la distriktĉefurbo Nyon kaj 15 kilometrojn nordoriente de la urbo Ĝenevo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,03 km², de kiuj 8,8% estas kovritaj de arbaro, 69,1% servas por agrikulturo kaj 21,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Crassier limas en nordo al Chéserex,en oriento al Borex, en sudoriento al Arnex-sur-Nyon, en sudsudoriento al la ĝeneva eksklavo Céligny, en sudsudokcidento al Bogis-Bossey, en okcidento al Divonne-les-Bains (Francio), kaj en nordokcidento al La Rippe.

Trafiko redakti

Tra Crassier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 122 de Nyon al Divonne-les-Bains en Francio. Sude de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo Coppe situas proksimume 3 kilometron sudokcidente de la komunumo sur la teritorio de Chavannes-de-Bogis. Pere de la poŝtaŭtolinioj de Nyon al Coppet kaj al La Rippe la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La iama fervojo de Nyon al Divonne-les-Bains estis fermita en la jaro 1965.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Crassier datiĝas el la jaro 1123 kiel de Craceio. Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la nobela familio de Crassier, kiu estis menciita ek de 1123. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio la loko apartenis al la Voktejo Nyon. En la jaro 1564 la loko estis dividita al du partoj surbaze de la kontrakto de Laŭzano, kiu fiksis la limon inter Berno kaj la Lando de Gex. La franca parto hodiaŭ nomiĝas Crassy kaj apartenas al la komunumo Divonne-les-Bains. En la 18-a jarcento Crassier estis malgranda senjorujo kun propra tribunalo. Post la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo estis atribuita al la Distrikto Nyon. De 1839 ĝis 1878 la komunumo estis metita sub tutela kontrolo de la kantono.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti