Criș
komunumo en Rumanio

Criș [kriŝ] (hungare: Keresd [kereŝd], germane: Kreisch [krajŝ]) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Sighișoara, administracie apartenanta al la komunumo Daneș.

Criș | ||
---|---|---|
![]() | ||
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Keresd (hungare), Kreisch (germane) | |
Komunumo | Daneș | |
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő (reĝa departemento) | |
Situo | 46° 9′ N, 24° 43′ O (mapo)46.1524.716666666667Koordinatoj: 46° 9′ N, 24° 43′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Poŝtkodo | 547201 | |
Loĝantaro | 627 | |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 1 343 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj, hungaroj) kaj en 1992 687 (rumanoj, 22 % da germanoj, ciganoj, hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estas el 1305. Ĝi estis saksa servutulvilaĝo, bieno de la familio Bethlen. En 1684 Elek Bethlen fondis presejon en sia fortikaĵkastelo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18., 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj homoj
redakti- Gábor Bethlen (Sibio, 1836 – Keresd, 1897) politikisto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine