Malfermi la ĉefan menuon

Cristina CASELLA (naskiĝis en 1984) estas itala kantistino kaj esperantistino. Ŝi naskiĝis en suda Italio kaj loĝas en Romo, kie ŝi magistriĝis pri komunikado kaj nun okupiĝas ankaŭ pri esplorado en la kriminologia fako.

Cristina Casella
Persona informo
Information icon.svg
vdr

Kiel esperanta kantistino, ŝi konatiĝis unue per la kanto "Kredu Kristnaskon" originale verkita de Roberto Pigro kaj publikigita rete la 8-an de decembro 2012 kadre de bonfara projekto. Ŝia dua esperantlingva kanto "Esperanto, tiu estu via nomo" prezentiĝis unuafoje kiel video en la Internacia Arta Vespero de la 100-a UK en Lille en julio 2015.

En la jaroj 2017 kaj 2018, ŝi publikigis ĉe Youtube esperantlingvajn versiojn de 6 kantoj de Adele, Katy Perry, Pink kaj Lady Gaga, ĉiuj tradukitaj de Roberto Pigro. Inter tiuj ĉi kantoj, Ha lo (Hello) de Adele fariĝis plej populara. En junio 2019, la koncerna filmeto ĉe Youtube havis jam pli ol 350 000 spektantojn, kio estas rekordo inter esperantaj videoj.

DistingojRedakti

En la Universala Kongreso 2018 en Lisbono, ŝi ricevis Diplomon pri elstara arta agado de UEA "pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, kiel kantisto de pluraj mondskale konataj nuntempaj kantoj, tradukitaj al Esperanto, kies videoj furoras ĉe Youtube kaj sociaj retoj".

Eksteraj ligilojRedakti