Crowland (antikve: Croyland) estas vilaĝo en la suda parto de la angla provinco Lincolnshire inter la urboj Spalding kaj Peterborough.

Crowland posedas du gravajn historiajn konstruaĵojn – la ruinigitan mezepokan abatejon kaj tri-flankan ponton.

Crowland Abatejon estis fondita pro memoro de Sankta Guthlac. Guthlac mortis en 714 kaj en 716 Aethelbald, reĝo de Mercia fondis la abatejon.

La Kroniko de Croyland (Angle: Croyland Chronicles) estas grava fonto por historiistoj kiu studas la mezepokon. Oni opinias ke la kroniko estis la verko de unu de la enloĝantoj de la monaĥejo

En fruaj jaroj Crowland estis insulo kaj la unika tri-flanka ponto kiu staras ĉe la centro de la vilaĝo estis konstruita en la 14a jarcento kiam la vojoj estis riveretoj.