Cicău
(Alidirektita el Csákó)
Cicău [ĉikəŭ] (hungare: Csákó) estas vilaĝo en Rumanio norde de Aiud. En 1910 ĝi havis 641 loĝantojn (rumanoj), en 1992 260. Ĝia unua mencio estas en 1291. Dum la mezepoko ĝi estis sikula vilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Mirăslău.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj redakti
- Interaga mapo de distrikto Alba
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002