Moldvai Magyarság

(Alidirektita el Csángó Újság)

Moldvai Magyarság (Moldvia Hungararo) estas monata revuo aperanta en Miercurea Ciuc, Rumanio pri la Ĉangohungaroj de Moldovo, (hungare csángók, rumane ceangăi). La revuo estas eldonita de Hargita Eldonej-entrepreno. Ĝia redaktoro estas tiu sama de revuo Székelyföld, István Ferenczes. Ĝi estas dulingva: hungara kaj rumana. Ĝia antaŭulo aperis sub titolo Csángó Újság ekde marto de 1990-a jaro sub redaktado de Péter Ősz Erőss en Sfântu Gheorghe. La nunan titolon portas ĝi ekde 1991. Ĝis 1998 redaktis ĝin Péter Ősz Erőss en Sfântu Gheorghe. Ĝia redaktorino en Budapeŝto estis Laura Iancu.

Fonto redakti