Csévharaszt
Csévharaszt (ĉEvharast) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Monor. Haraszt signifas: filiko.
Bazaj informojRedakti
SituoRedakti
Csévharaszt situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Urbo Monor kaj tie la fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Cegléd-Szolnok estas proksime. Monor troviĝas 8, Cegléd 35, Budapeŝto 42 km.
HistorioRedakti
La unua mencio okazis en 1280 kiel Pótharaszt. Proksime estis alia vilaĝeto „Csév”. Ili senhomiĝis dum la turka dominado. Csévharaszt fondiĝis en 1950 el eksteraj partoj de Nyáregyháza.
VidindaĵojRedakti
- ruino de mezepoka preĝejo
- juniperejo
Komunumoj pri haraszt (= filiko) en Hungara reĝlandoRedakti
Csévharaszt | Dunaharaszti | Egyházasharaszti | Haraszti | Harasztifalu | Harasztkerék | Harasztos |