Csaba Őry [ĉaba Ori], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Őry Csaba György [djordj] estas hungara sociologo, politikisto, parlamenta deputito, diplomato.

Csaba Őry
Csaba Őry
Csaba Őry
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1952 (1952-05-12) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Imre Őry
Okupo
Okupo politikistosociologo
vdr

Csaba Őry[1] naskiĝis la 12-an de majo 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Csaba Őry maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970, poste li lernis la metion muntisto pri aŭtoj. Iom poste li akiris juran-sociologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1978. Post siaj studoj li estis sociologo komence individue, poste en pluraj koncernaj laborejoj. Inter 1984 kaj 1991, ankaŭ inter 1994-1998 li ankaŭ instruis en la menciita universitato. Ekde 1988 li ĉefe laboris en establo kaj gvidado de opozicia (komprenu nesocialista) sindikato. En 1996 li membriĝis en Fidesz, inter 1998-2004 li estis parlamentano, sed tiutempe li estis ankaŭ subministro. Inter 2004 kaj 2014 li estis deputito de la Eŭropa Parlamento, poste li estis ĉefambasadoro en Kamboĝo. Li ricevis premion en 2006. Li edziĝis en 1977, lia edzino naskis 2 filinojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az érdekvédelmi szerveződések helyzete Magyarországon (1997)

Fontoj redakti

Referencoj redakti