Csaba Bodonyi [ĉaba bodonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodonyi Csaba estas hungara arkitekto, parlamenta deputito (1985-1990), membro de Hungara Arta Akademio (2012).

Csaba Bodonyi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1943 (1943-08-02) (80-jaraĝa)
en Nyíregyháza
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitektopolitikisto
vdr

Csaba Bodonyi[1][2] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1943 en Nyíregyháza.

Biografio redakti

La familio Bodonyi estis deportita dum la frua socialismo. La juna Csaba komence frekventis gimnazion en Debrecen, poste en Miskolc, kie li maturiĝis en 1961. Li akiris arkitektan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato nur en 1967, ĉar li interrompis la lernadon kaj laboris en Miskolc en arkitekta ateliero. Post la diplomo li laboris en pluraj lokoj, tamen plej longe inter 1970-1989 en la menciita ateliero de Miskolc. Intertempe en 1972 li akiris majstran diplomon, lia majstro estis Antal Plesz. Li estis ankaŭ ĉefarkitekto de Tokaj (1987–2012), atelierestro en Miskolc (1989–1997), parlamentano (1985-1990). En 1990 li malfermis propran atelieron, en 1998 li akiris pli altan diplomon DLA. Li ricevis premiojn inter 1979-2006 kaj titolon titulara profesoro en 1993. Li edziĝis en 1979.

Liaj konstruaĵoj (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti